Gérard Larcher konvertiĝis poste al protestantismo edziĝante, por la dua fojo al Christine Weiss, dentisto kirurgino, luterana infanaĝa amikino, kun kiu li havis tri infanojn[3].
Bestokuracisto
Gérard Larcher estis bestokuracisto, faka pri ĉevaloj, dum 14 jaroj[4]. Li laboris, de 1974 en 1979, en la rajdista teamo de Francio, kiun li kondukis okaze de ties venko en la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo (Kanado)[5]. Li estis poste korespondanto de la internacia federacio pri rajdaj sportoj, ĝis en 1983[6]. Li ĉesigis sian profesian agadon post elektiĝo kiel senatano.
Politika kariero
De Rambouillet al la Senato
Gérard Larcher aliĝis al la RPR okaze de ties kreo, en 1976. Proksima al Charles Pasqua, li eniris en la jardeko de 1990 la politikan estraron, poste la politikan komitaton de la gaŭlisma partio[2].
Li estis elektita senatano de Yvelines la 28-an de septembro 1986. Reelektita la 24-an de septembro 1995, li okupis gravajn oficojn en la Senato: sekretario de 1989 ĝis 1995, vicprezidanto de 1997 ĝis 2001, prezidanto de la komisiono pri ekonomiaj aferoj kaj plano de 2001 ĝis 2004. Li estis ankaŭ raportanto de la faka komisiono komisiita pri ekzameno de la direkta leĝo pri teritoria aranĝo kaj evoluigo en 1994[9].
Ministro de la prezidento Jacques Chirac
Gérard Larcher estis ministro komisiita pri laborrilatoj en la registaro Raffarin 3-a (2004-2005), poste ministro delegita pri dungado, laboro kaj profesia integriĝo de la junuloj en la registaro Villepin (2005-2007). Li estis tiam agnoskita kiel aŭskulta kaj kompromisa homo, longtempe partoprenanta an la traktadoj kun la sociaj partneroj, al kiuj li estis proksima[2],[5]. Laŭ Jean-Christophe Le Duigou, reganto de la sindikato CGT, li estis « unu el la malplej malbonaj ministroj pri laboro […] ekde longtempe »[10].
La 18-an de novembro2008, li anoncis redukton de 30 % de siaj enspezoj, same kiel de tiuj de la tri kvestoroj de la Senato[18]. Laŭ L'Express, la asistantaro de Gérard Larcher reduktis siajn elspezojn je 44,45 % en 2009[19]. Dum sia mandato, li kondukis la plej gravan reorganizon de la Senato ekde 1958 reformante aparte la sistemon de enspezoj, pensioj kaj privilegioj de la senatanoj (fino de la dikaj pensioj kaj konstruaĵpruntoj je 0 %, redukto de la aŭtaro, nuligo de la 2-a ofica apartamento de la prezidanto de la Senato)[20],[21]. En julio 2011, li gratulis sin por esti la unua prezidanto de la Supra Asembleo, kiu ne petis de la ŝtato altigon de la buĝeto de la Senato.
Per la senatanaj balotoj de 2011, duono de la Senato estis renovigita; la maldekstro akiris absolutan plimulton, per 177 seĝoj kontraŭ 171 al la dekstro kaj dekstra centro[22]. La 1-an de oktobro2011, kandidato por la prezideco de la Senato, kun 134 voĉoj, li estis venkita de la socialisto Jean-Pierre Bel .
Sur la benkoj de la opozicio
Gérard Larcher tiam eniris la komisionon pri eksterlandaj aferoj, defendo kaj armeoj. La 28-an de februaro2012, li estis nomumita al la administra konsilio de la nacia bieno de la kastelo de Chambord; la morgaŭon, okaze de Konsilio de la Ministroj, li estis nomumita prezidanto de tiu konsilio[23],[24].
Dua mandato de prezidanto de la Senato
Okaze de la senatanaj balotoj de 2014, duono de la Senato estis renovigita; la dekstro kaj la dekstra centro regajnis absolutan plimulton.
Gérard Larcher estis elektita, la 30-an de septembro2014, per 80 voĉoj, kandidato de la frakcio UMP por la prezideco de la Senato, fronte al du kandidatoj, kiujn li jam alfrontis en 2008: Jean-Pierre Raffarin (56 voĉoj) kaj Philippe Marini (7 vocoj)[25]. La 1-an de oktobro2014, en la unua balotvico, li eliris la unua per 145 voĉoj, antaŭ la socialisto Didier Guillaume, la centristo François Zocchetto, la komunisto Éliane Assassi, la diversmaldekstrulo Jacques Mézard, la ekologiisto Jean-Vincent Placé kaj la centristo Nathalie Goulet. Per la dua balotvico, li estis elektita prezidanto de la Senato per 194 voix kontraŭ 124 al Didier Guillaume, 18 al Éliane Assassi kaj unu al Philippe Marini[26]. Gérard Larcher tiel ricevis kelkajn voĉojn pliajn ol la tuta nombro de la senatanoj el UMP kaj centristoj. Por la unua fojo en la historio de la Senato, iu senatano estas elektita al la prezideco de la Supra ĉambro dufoje sed nesinsekvaj.
En januaro 2015, sekve de deklaro de la prezidanto de la Nacia Asembleo, Claude Bartolone, kiu kontraŭis la ekziston de la Senato, Gérard Larcher anoncis ĉesigon de sia kunlaboro kun li en la komisio pri la sento aparteni al la nacia konfidita de François Hollande post la atencoj de la 7-a, 8-a kaj 9-a de januaro en Francio. La amasinformiloj tiam reparolas pri la malnova debato rilata al la fino de la duĉambrismo, kiam Gérard Larcher ricevas apogon de preskaŭ ĉiuj senatanoj[27].
ekde 2001: prezidanto de la komunumara oficejo pri kolekto kaj prilaboro de la domruboj (SICTOM) de Rambouillet kaj de la komunumoj en la sudo de Yvelines
ĝis en 2009: prezidanto de la federacio UMP de Yvelines