La senatanoj estas elektitaj per nerekta baloto de la grandaj balotantoj, kies granda plimulto estas delegitoj de la komunumoj. Tiel, sekve de la venko de la dekstro per la municipaj balotoj de marto 2014, la senatanaj balotoj ebligis al la dekstro refariĝi plimulta en la Senato, tri jarojn post laso de plimulto al la maldekstro.
Tiuj balotoj ebligis elekton de la 178 senatanoj de la nova serio 2 (fino de 10-jaraj mandatoj de iuj senatanoj de la antaŭa serio C elektitaj en 2004 kaj de la 6-jaraj mandatoj de la senatanoj de la antaŭa serio A elektitaj en 2008).
La saman tagon, okazis ankaŭ parta senatana baloto en Mayenne por anstataŭi Jean Arthuis, demisiinta. Tiu baloto ne estas inkluzivita sur tiu paĝo, kiu celas nur la renovigon de la seĝoj de la serio 2.
Balotsistemo
La mandato de senatanoj estas fiksita je ses jaroj. La elekto okazas per plimulta balotsistemo kun du balotvicoj por la distriktoj elektantaj 1 aŭ 2 senatanojn kaj per proporcia balotsistemo kun unu balotvico por la distriktoj elektantaj almenaŭ tri senatanojn.
Por la 1-a fojo la serio 2 estis tute renovigita. La departementoj kaj kolektivumoj de tiu serio 2 apartenis ĝis tiam al la serio A renovigita en 2008 kaj al la serio C renovigita lastfoje en 2004. La reformo de la Senato de 2003 finiĝis en 2014 kun la Senato kies ĉiuj membroj estas elektitaj por ses ans kaj ne plu por naŭ jaroj kaj kun renovigo de duono kaj ne plu de triono.
El la 178 renovigitaj seĝoj, 119 estis elektitaj per proporcia balotsistemo (en 30 distriktoj, inkluzive por eksterlandaj francoj) kaj 59 per plimulta balotsistemo (en 34 distriktoj, departementoj aŭ kolektivumoj).
Contexte
El la 178 renovigitaj senatanoj, estis 96 dekstraj senatanoj kaj 82 maldekstraj senatanoj. La dekstro devis konkeri 7 seĝojn el la maldekstro por baskuli la plimulton en la Supra Asembleo. Fronte al forta malpopulareco, la prezidenta plimulto timis perdi la Senaton.
Por la 178 seĝoj de senatanoj estis 1 733 kandidatoj, kio estis rekordo. La balotoj de 2011 allogis 1 374 kandidatojn, tio estas do proksimume 25 %-a progreso. Le principo de pareco devigas alternon inter viroj kaj virinoj, sur la listoj de la distriktoj kun proporcia balotsistemo, kaj malsamseksan paron titolulo/anstataŭanto, por la plimultaj balotoj ; tamen, nur 21,5 % de la titolaj kandidatoj kaj 21,4 % de la listkapoj estis virinoj[7].
118 elirantaj senatanoj estis denove kandidatoj[8] kaj 57 ne rekandidatiĝis[9]. Neniu membro de la registaro kandidatiĝis por seĝo en la Senato sed tri deputitoj estis kandidatoj : François Baroin, Alain Marc kaj Georges Ginesta. Inter la kandidatoj estis ankaŭ unu prezidanto de Regiona Konsilio, François Patriat, kaj 28 prezidantoj de Departementa Konsilio.
Balotantaro
La balotantaro, ankaŭ nomita balotantaro de la grandaj balotantoj, konsistas tre plimulte el delegitoj de la municipaj konsilioj elektitaj per baloto organizita laŭ ministeria cirkulero de la 20-a de junio 2014. En la komunumoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj, ili estas elektitaj per plimulta balotsistemo de kaj inter la municipaj konsilianoj ; por la komunumoj kun inter 1 000 kaj 9 000 loĝantoj, ili estas elektitaj per proporcia balotsistemo. Super 9 000 loĝantoj, ĉiuj municipaj konsilianoj estas aŭtomate grandaj balotantoj sed pliaj delegitoj estas elektitaj laŭ proporcia balotsistemo por la urboj kun pli ol 30 000 loĝantoj. En la transmaraj kolektivumoj, la teritoriaj konsilianoj apartenas al la balotantaro.
Ĝi enhavas ankaŭ la departementajn konsilianojn kaj la regionajn konsilianojn elektitajn en la koncernata departemento aŭ teritorio, same kiel la deputitojn (de la Nacia Asembleo sed ne de la Eŭropa Parlamento[10]).
La reformo de la 2-a de aŭgusto2013 enkondukis plurajn modifojn de la balotsistemo ekvalidaj en 2014 por la 1-a fojo[11].
En la urboj kun pli ol 30 000 loĝantoj, la municipaj konsilioj de nun elektas po plian delegiton por tranĉo de 800 loĝantoj super 30 000, kontraux unu por 1 000 antaŭe. Tiu modifo plifortigas la pezon de la grandaj urboj.
Per apliko de la reguloj por la francaj senatanaj balotoj, la balotantaro por elekti la senatanoj en 2014 konsistas el[12] :
Nom en italique : senatano ne se représentant pas Nom en gras : senatano reelektita
Elekto de la prezidanto de la Senato
La elekto de la prezidanto de la Senato okazis la 1-an de oktobro 2014. La elekto de la kandidato de UMP okazigis internan baloton la antaŭan tagon, venkitan de Gérard Larcher, prezidanto de la Senato de 2008 ĝis 2011, fronte al Jean-Pierre Raffarin, eksa ĉefministro[14]. La aliaj partioj estis reprezentitaj de siaj frakciestroj.
Rezultoj de la elekto de la prezidanto de la Senato
↑ 1,01,1La membroj de la Administra kuniĝo de senatanoj nealiĝintaj al frakcio (ne-aliĝintoj) okaze de la mandatperiodo 2011-14 sin deklaris ĉiuj dekstraj. Tio ne plu estis tia ekde septembro 2014.
↑Seĝo vaka post la demisio de Michel Doublet en aprilo 2014.