Yannick Botrel, naskiĝinta la 9-an de decembro 1951, estas franca politikisto, senatano de Côtes-d'Armor ekde 2008.
Biografio
Profesia birdobredisto, li estis elektita urbestro de Bourbriac en 1995, reelektita en 2001 kaj 2008. Departementa konsiliano ekde 1992, fariĝis vicprezidanto de la Departementa Konsilio de Côtes-d'Armor en 1998.
Pasiulo pri historio kaj arkeologio, li estis je la origino de la revuo « Histoire et Archéologie du pays de Argoat ». Li skribis, en 2002, Les justices seigneuriales de l'évêché de Tréguier. Li ankaŭ publikigis, kun François Diridollou, kolekton de malnovaj poŝtkartoj, « Bourbriac autrefois ».
Yannick Botrel estis elektita senatano de Côtes-d'Armor la 21-an de septembro 2008[1] kaj reelektita en 2014.
Nunaj mandatoj
- Senatano de Côtes-d'Armor ekde 2008
Antaŭaj mandatoj
Notoj kaj referencoj
- ↑ « Biografio de la 65 novaj elektitoj en la Palaco Luksemburgo », Le Monde, la 23-an de septembro 2008, paĝo 15.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj