Grand Paris Express (esperanteGranda Parizo Ekspreso) estas projekto de novaj metrolinioj konstruotaj en regiono Francilio, en Francio. La konstruo povus komenciĝi en 2014, kun unua linio malfermota inter stacioj Pont de Sèvres kaj Noisy - Champs (RER A) ĉirkaŭ 2020. Tiu linio estis unue proponita en la projekto Orbival, poste integrita en la projekto Arc Express.
Mapo de Grand Paris Express
Projektitaj linioj
La projekto konsistas el kvar novaj linioj, plus la plilongigo de du ekzistantaj linioj (11 kaj 14). komence, estis planite ke la novaj linioj estu konataj per siaj koloroj (Ruĝa Linio, Oranĝa Linio, Verda Linio, ktp). Tio estis ŝanĝita en 2013 por daŭrigi la konvencian numeradon kiun RATP uzas kaj tio inkluzivos novajn liniojn 15, 16, 17 kaj 18.