Chevilly-Larue (la provizora nomo de la stacio estis M.I.N. Porte de Thiais, esperante Pordo de Thiais) estas metrostacio sur linio 14 de la Metroo de Parizo situanta en komunumo Chevilly-Larue, apud Thiais, en departemento Val-de-Marne, regiono Francilio. Ĝi malfermiĝis la 24-an de junio 2024.
La aldona nomo Marché International referencas al apuda Marché international de Rungis.
Aliflanke, Porte de Thiais jam estas haltejo de Tramvojo T7 kaj de buso Trans-Val-de-Marne.