La ekoregiono kovras 335 900 kvadratajn kilometrojn [1].
Granda Baseno konsistas el nombro da montaroj kaj da iliaj interaj valoj. Estas proksimume 100 da intere drenitaj akvokolektaj areoj en la ekoregiono. La baseno estas limigita oriente de Kolorado-altebenaĵo kaj centa Roka Montaro, norde de Kolumbia Altebenaĵo, kaj okcidente de Kaskada Montaro-Sierra Nevada. La suda limo ĝenerale estas metita je la konfluo de Kolorado-Rivero drenado kaj Mojave-Dezerto de suda Kalifornio kaj ekstrem-suda Nevado.
Flaŭro
La superreganta vegetaĵaro inkludas speciojn el la malvarmaj-mezvarmaj klimatoj kiel Artemisia, Atriplex, kaj Ceratoides lanata (kariofilaloj). Tiuj arbusto-specioj estas tre branĉecaj, neŝose–regenereblaj, aromaj duon-arbedoj kun malmola ligno kaj ĉiamverdajfolioj. Granda Baseno ankaŭ entenas speciojn kun evoluismaj ligiloj al pli varmaj klimatoj, kiel Chrysothamnus) (asteracoj), Coleogyne (rozacoj), Grayia (amarantacoj) kaj Tetradymia (asteracoj). La regiono, tamen, laŭnombre enhavas malmulte da kaktoj, kaj individue kaj specie, kaj ankaŭ malĉeestas karakterizaj dezertaj plantoj laŭlonge de la duarangaj akvovojoj.
La artemiziaroj ofte estas konsiderataj stepon aŭ arbustaran stepon kaŭze de la rolo de gresoj, kaj en partoj de Granda Baseno gresoj estas gravaj subvegetaĵaraj elementoj en arbustar-stepaj komunumoj. En la sudo de la ekoregiono, tamen, la artemiziaroj povas ekzisti sengrese, eĉ ĉe malĉeesto de paŝtado. La kvazaŭa malĉeesto de gresoj estas imputebla al ĉefe vintra precipitaĵo.
Paŝtado kaj fajro estas la du plej gravaj fortoj en la artemiziaroj de Granda Baseno. Nek la brutaro nek la indiĝenaj herbovoruloj manĝas artemizion, rezultante en redukton de pli manĝeblaj gresoj kaj aliaj herboj. La indiĝenaj unujaraj plantoj suferas pro troa paŝtado, kaj ekde proksimume 1990 la enmetitaj unujaraj plantoj estiĝis okulfrapaj tra la regiono. Tiuj unujaraj plantoj, kiel tegmentbromuso (Bromus tectorum) kaj Kali paulsenii (amarantacoj), estas estintaj gravaj por haltigi la sukcesion en multaj areoj. La facile bruligebla tektonbromuso ankaŭ ege pligrandiĝas la frekvencon de fajro. Post incendio, perŝosereproduktantaj specioj de tiaj genroj kiaj Chrysothamnus, Tetradymnia, kaj Gutierrezia povas transpreni la rolon de la ne-vegetative reproduktanta artemizio. La aliaj dominantaj plantokomunumoj en Granda Baseno estas Atriplex confertifolia kaj Coleogyne ramosissima. A. confertifolia estas grand-areala specio, sed ĝi estas trovebla nur ene de kaj apud Granda Baseno. C. ramosissima primare troviĝas en suda Nevado, sudorienta Kalifornio, nord-centra Arizono, kaj sudorienta Utaho.