Gasodukto aŭ gasdukto estas dukto el tubaroj kiuj utilas por transporti bruleblajn gasojn grandkvante. Ili ege gravas en la aktuala ekonomia aktiveco.
La plej longa gasdukto de la mondo estas la Nord Stream konstruita sub la Norda Maro inter Rusio kaj Germanio; inkludas du paralelajn branĉojn, ĉiu kun po 1224 km de longo, 1220 mm (48 colojn) de diametro, 22 MPa (220 barojn) de premo kaj 27 500 milionoj de m³ de natura gaso jare kiel transportokapablo.
Akcidentoj kaj atencoj
La gasduktoj transportas materialon facile bruligeblan kaj vaporigeblan, pro kio povas okazigi problemoj de sekureco pro akcidentoj aŭ atencoj.
la 3-a de junio1989: du moviĝantaj trajnoj okazigis sparkojn kiuj eksplodigis naturan gason el gasdukto ĉe Ufa, Rusio. Estis ĉirkaŭ 645 mortintoj.[1][2]
la 28-a de septembro1993: dum laboro por lokigo de optika fibro ĉe la Regiona Aŭtoŝoseo de la Centro en Venezuelo, la rompo akcidenta de ĉefa gasdukto okazigis tragedion de Las Tejerías pro eksplodo kaj sekva incendio, kiuj okazigis 53 mortojn kaj vundojn al 70 personoj.[3]
la 28-a de decembro1998: eksplodo de gasdukto en Kolombio, ĉe Arroyo de Piedra, kie mortiĝis 15 personoj kaj 25 vundiĝis.