Friedrich Tietjen (naskiĝis la 15-an de oktobro 1832 en Garnholt (hodiaŭ, kvartalo de Westerstede), mortis la 21-an de junio 1895 en Berlino) estis germana astronomo
Li laboris de 1861 en la observatorio de Berlino kaj estis direktoro de la
Instituto de Astronomia Kalkulo en Berlino de 1874 ĝis sia morto.
La 4-an de januaro 1866 li malkovris la asteroidon 86 Semelon.
Oni donis lian nomon al la asteroido 2158 Tietjen[1].
Noto kaj referencoj
Eksteraj ligiloj