Bocșa [bokŝa] (hungare Boksánbánya bokŝanbanja, "Banurbo Bogŝan", aŭ Németbogsán, "Germana Bogŝan", germane Deutsch-Bogschan, "Germana Bogŝan") estas urbo en Rumanio okcidente de Caransebeș.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 3 369 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj), en 1992 19 152 (rumanoj, 4% hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la loĝloko vivis 12 949 loĝantoj.
Historio
Ĝia unua mencio skribe estas en 1534. En la 18-a jarcento estis koloniigitaj tien plurfoje germanoj kaj ĉeĥoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Krassó-Szörény). En 1968 oni aligis al ĝi Bocșa Română, Bocșa Montană, Bocșa Vasiovei. La 2-an de septembro 1873 oni estigis ĥorensemblon en la vilaĝo Bocșa Montană.
Inter 1900 kaj 1932 aperis surloke la germanlingva gazeto Bogsáner Zeitung.
Fonto
Gravaj personoj
- Béla Augustin (29-a de oktobro 1877 – Budapest, 31-a de decembro 1954): kuracplantesploristo.
- Tibor Bottlik (Fehértemplom 16-a de oktobro 1884 – Bocșa, 13-a de oktobro 1974): grafikisto, pentristo.
- Sándor Szurmay, barono (19-a de decembro 1860 – Budapest, 26-a de februaro 1945): generalo, ministro pri la defendaj aferoj.
- Imre Török (Németbogsán, 16-a de julio 1885 - Kluĵo, 1-a de majo 1932): kuracisto
- János Wein (Németbogsán, 10-a de januaro 1829 – Budapeŝto, 2-a de aprilo 1908): mineja inĝeniero.
Eksteraj ligiloj