Konkuris sume 461 aŭstraliaj atletoj en 33 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la hokeistoEddie Ockenden kaj slalomakanuistinoJessica Fox,[1] kiu poste ankaŭ atingis du orajn medalojn.
En la solena fermo la flagoprtantoj estis la velistoMatthew Wearn kaj la naĝistinoKaylee McKeown.
La teamo sume atingis 53 medalojn, 18 orajn, 19 arĝentajn kaj 16 bronzajn, kaj sekve ricevis la kvaran rangon, do estis inter la plej sukcesaj teamoj.
Jen nur la oraj medaloj: Kompreneble ĉiutage aldoniĝis ankaŭ arĝentaj kaj bronzaj medaloj. Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.