Konkuris sume 195 novzelandaj atletoj en 22 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la biciklistoAaron Gate kaj la velistinoJo Aleh, konkuranta en la velboata klaso 470.[1] En la solena fermo la teamaj flagoportantoj estis la sportistoj Finn Butcher kaj Lisa Carrington.
La teamo sume atingis 20 medalojn, 10 orajn, 7 arĝentajn kaj 3 bronzajn, kaj sekve ricevis la 11-an rangon.