Konkuris sume 48 ĉiliaj atletoj en 19 sportaj disciplinoj. Antaŭ la evento la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la sportistoj ''Nicolás Jarry kaj Antonia Abraham.[1]
En la solena fermo la teamaj flagoportantoj estis la sportistoj Fernanda Aguirre kaj Clemente Seguel.
La teamo sume atingis 2 medalojn, oran kaj arĝentan, tiel ke la teamo en tiu olimpiko ricevis la 55-an rangon, kune kun la teamoj de Sankta Lucio kaj Ugando.