Konkuris sume 90 uzbekaj atletoj en 16 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la boksistoAbdumalik Ĥalokov (uzbekeXaloqov Abdumalik Anvar o'g'li) kaj la skermistinoZajnab Dajibekova (uzbekeZaynab Kazbekovna Dayibekova) el Karakalpakio.[1] En la solena fermo la flagotenanto estis la tekvondistoUlugʻbek Rashitov, kiu kontribuis oran medalon.
La teamo sume atingis 13 medalojn, 8 orajn, 2 arĝentajn kaj 3 bronzajn, kaj sekve ricevis la 13-unuan rangon.