August Batsch

August Batsch
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1761 (1761-10-28)
en Jena
Morto 29-an de septembro 1802 (1802-09-29) (40-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo biologo
fungosciencisto
entomologo
filozofo
universitata instruisto
kemiisto
botanikisto
natursciencisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

August Johann Georg Karl BATSCH [baĉ] (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1761 en Jena, mortinta samloke la 29-an de septembro 1802) estis germana botanikisto.

Vivo

Batsch studis en Jena, iĝis doktoro pri filozofio kaj medicino kiel ankaŭ profesoro pri naturhistorio (poste pri medicino kaj filozofio). En 1793 li fondis la societon Naturforschende Geselschaft kies altvaloran kolekton transprenis poste la Friedrich-Schiller-Universitato Jena.

Krom fari studojn pri fungoj li strebis pliperfektigi la t.n. naturan sistemon influite de Antoine Laurent de Jussieu. Bedaŭrinde li konis nur la hejmajn kreskaĵojn kiujn li listigis en 78 familiojn kaj 9 klasojn. Kiel multo da samtempuloj liaj ideoj pri parencaro botanika en formo de mapo bremsis la progreson sciencan.

Verkoj

Elenchus fungorum, 1783
  • Dispositio generum plantarum Jenensium secundum Linnaeum et familias naturales, quam speciminis inauguralis loco extulit, Jena 1786*Botanik für Frauenzimmer, Weimar 1795 (tradukoj en la francan, danan, svedan)
  • Tabulae affinitatum regni vegetabilis, 1802
  • Elenchus Fungorum latine et germanice, Halae 1783-89 (42 kolorigitaj tabuloj)

Eksteraj ligiloj

Biografio ĉe NDB