Armin Müller, filo de laboristo, pasigis la junulajn jarojn sub tre modestaj kondiĉoj. Je la fino de la Dua mondmilito li devis estante neplenkreskulo servi en taĉmento de Volkssturm. Lia fuĝo el transporto al militkaptiteco sovetia priskribatas en la romano Der Puppenkönig und ich (1986), kiu taksatas lia majstroverko. Temas pri nekutima amikeco inter germana kaj pola knaboj; iel la verko estas aĵo pri komprenemo interpopola. Forpelite el la silezia patrujo Müller nombriĝis inter la unuaj orientgermanoj de GDR kiu temigis tiun ĉi tabuo-temon (en socialismaj ŝtatoj almenaŭ) pri forpelo kaj senproprietigo de germanoj. Li mem venis en 1945 Vajmaron engaĝiĝante en la fondo de kontraŭfaŝisma porjunula komitato en Turingio. Deĵorante kiel ĵurnalisto li baldaŭ aktivis ĉe la strikte komunisma FDJ-organizo. Inter 1950 kaj 1952 li aktivis ĉe Kulturligo de GDR kaj deputitis en la Turingia Landa Parlamento. Inter 1953 kaj 1957 li ankaŭ anis ĉe Monda Federacio de Demokratia Junularo. Inter 1957 kaj 1962 li radiredaktoris ĉe Sender Weimar.
Ĝismorte li favoris la socialismon de GDR restante senindulge skeptika antaŭ la sociaj ŝanĝoj post Turniĝo kio egalis por Müller reveno de abomena kapitalismo. En taglibro de 1987 li tamen oftege kritikis la burokration kaj diversajn totalismajn reajn tendencojn de la GDR-sistemo kiel ankaŭ la malrespekto de naturprotektado ekologia. Tiaj negativaĵoj troviĝas ankaŭ en la sinsekve aperintaj romanoj Meine verschiedenen Leben, Der Magdalenenbaum kaj Taube aus Papier - kiujn Müller konsideris trilogio. Ili stile ne pli malbonis ol la ĉefa verko Puppenkönig. Una kolega amiko lia estis Hanns Cibulka el Gotao.
Post deĵorado en gazetaro kaj radifonio li ekliberprofesiulis en 1961. Kvankam li tiel senprobleme perlaboris la vivon li pli kaj pli orientiĝis pri pentrado kiu iĝis dua metodo de sinesprimado: de ĝia kvalito atestas pli ol 40 ekspozicioj. Penike li bildigis ekz. la malpacan finon de Praga Printempo de 1968 kaj sian propran kancero-malsanon. Tamen la pleja ofto estis etformata buntega bildofaro pri idiliecaj scenoj.
Liaj kunestintoj priskribis la artiston afabla kaj helpema homo. Li havis du filojn kiuj kun la edzino prizorgas la postlasitaĵaron.
Hallo, Bruder aus Krakau! Thüringer Volksverlag, Weimar 1949
Seit jenem Mai. Verlag Neues Leben, Berlin 1953
Das weisse Schiff. Neues Leben, Berlin 1959
Poem Neunundfünfzig. Volksverlag, Weimar 1959
Reise nach S. Neues Leben, Berlin 1965
Wer die roten Früchte will. Kantato. Muziko: Günter Fredrich und Friedrich Hofmeister. premiero beim Deutschen Turn- und Sportfest in Leipzig 1974
Die Glocke von Buchenwald. Kantato. Muziko: Fritz Geißler. premiero 1975 im Deutschen Nationaltheater Weimar
Ich habe den Thunfisch gegessen. Poemo, Greifenverlag, Rudolstadt 1982
Bildlibregoj
Auf weißen Pferden. Greifenverlag, Rudolstadt 1983
Vorbeiflug des goldenen Fisches. Verlagshaus Thüringen, Erfurt 1993
Literaturo
Leipziger Dramatiker-Gespräche. Kun A. Müller kaj aliaj, Berlin 1977
Franziska Lesser probiert das Leben. Pri la novaj versio kaj surscenigo de la müller-aĵo Franziska Lesser. Ĉe: Forum 12/1973
Dauer im Wechsel. Eseo pri Armin Müller kaj kolokvo kun la aŭtoro. Ĉe: WB 6/1975
Das Signal des Trompeters. Pri la dramo Der goldene Vogel. Ĉe: Sonntag 10/1975
Günter Gerstmann: Armin Müller. Abschied und Ankunft, Jena und Quedlinburg 1999, antologio okaze de la 70-a datreveno naskiĝtaga kun bibliografio parta, ISBN 3-932906-02-0
Meyers Taschenlexikon. Schriftsteller der DDR, Verlag: VEB Bibliographisches Institut (1974), p. 388-389