La akvoj de la rivero Arlanza, kiu naskiĝas ĉe la pinaro de Quintanar de la Sierra, fluas de oriento al okcidento ĉar la grundo malsupreniras de altaĵoj kiel Peñas de Cervera (la monto Valdosa atingas 1412 metrojn) kaj de Las Mamblas (1372 m) ĝis la limo kun la provinco Palencio. La regiono ricevas la mezumon de 647 mm da akvo, kio por Burgoso estas konsiderinda kvanto.
Hidrografio
Krom la rivero Arlanza, ankaŭ ŝprucas la regionon la rivero rivero Esgueva, kiu kuras paralele kaj ricevas la akvon de la rivero Henar. La rivero Arlanza havas gravajn afluejojn kiel la rivero Cubillo, dekstre, kaj la riveroj Ura, Mataviejas kaj Franco, maldekstre.
Komunikado
La komunikadoj estas akceptindaj: transiras de nordo al la sudo la naciaj ŝoseoj N-1 de Madrido al Iruno kaj de okcidento la N-622 de Lermo al Palencio. Aliaj retaj vilaĝoj:
La fervojo rekte de Madrido al Burgoso ne estas tiom utila ĉar ĝi preskaŭ estas abandonita.
Historio
Estas malfacile precizigi la distribuadon de la triboj kiuj loĝigis la regionon dum la prahistorio: sed estas kelkaj atestoj de la romia epoko ĉe la bordoj de la rivero Arlanza: la ponto de Tordómar estas, eble, la plej grava. La regiono ekbrilis komence de la 10-a jarcento. La armeoj de la rekonkerantoj alvenis al la valo de Arlanza ĉ. la jaro900 kaj konstruis gravan ĉenaron da fortikaĵoj: Covarrubias, Tordueles, Tordable; Torrecilla; Tordómar, Torrecitores, Escuderos, Torremoronta, ktp.
La jaro912 estis decidiga por Kastilio, ĉar estis translokita la limo de la valo de Duero, per la rekonkero de Roa, Aza, Osma kaj San Esteban de Gormaz. Al la plej sekuraj regionoj de Arlanza venis homoj por koloniigi kaj loĝi el la nordo de Hispanio kaj multaj araboj el la sudo.
Menciindas la vilaĝo Covarrubias, art-historia komplekso kaj antikva ĉefurbo de eklezia ŝtato; kaj la duka vilaĝo Lermo, konvertita de la duko kiu portas sian nomon en unu el la urbaj kompleksoj plej belaj de Hispanio kaj Santa María del Campo, antikva ĉefurbo de komunumo behetría.