Quintanilla del Coco [kintaNIlka delKOko] estas la nomo de vilaĝo kaj municipo, kodo INE-009, en la jurisdikcio de Lermo, distrikto Arlanza, provinco Burgoso, Kastilio la Malnova, hodiaŭ regiono Kastilio kaj Leono, (Hispanio).
Vilaĝoj
Quintanilla estas la ĉefurbo de la municipo kiu havas ankaŭ la vilaĝeton Castroceniza.
Geografio
Ĝi estas je 50 km de la provinca ĉefurbo. Ĝi estas inter Santibáñez del Val (oriente) kaj Cebrecos (okcidente).
Ĝi havas areon de 20,15 km² kun 50 loĝantoj (2021).
Demografio