Alexandra David-Néel

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alexandra David-Néel (Tramtransporto en Parizo).
Alexandra David-Néel
Louise Eugénie Alexandrine Marie David (adoleskanta)
Louise Eugénie Alexandrine Marie David (adoleskanta)
Bazaj informoj
Naskonomo Louise Eugénie Alexandrine Marie David
Naskiĝo 24-an de oktobro 1868 (1868-10-24)
en Saint-Mandé
Morto 8-an de septembro 1969 (1969-09-08) (100-jaraĝa)
en Digne-les-Bains
Edz(in)o Philippe Neel
Deveno Francio Francio
Ĝenroj opero
Profesio kantistino, ĵurnalistino, verkistino esploristino
Retejo www.alexandra-david-neel.org
Persona informo
Naskonomo Louise Eugénie Alexandrine Marie David
Aliaj nomoj Alexandra Myrial
Lingvoj anglasanskritotibetafranca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Reĝa Konservatorio de Bruselo Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Alexandra David-Néel
Familio
Edz(in)o Philippe Neel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Aphur Yongden (en) Traduki (adoptita filo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esploristo
anarkiisto
aktivisto pri virinaj rajtoj
kantisto
operkantisto
verkisto
taglibristo
antropologo
cult leader (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Voyage d'une Parisienne à Lhassa
With Mystics and Magicians in Tibet
TTT
Retejo https://www.alexandra-david-neel.fr
vdr

Louise Eugénie Alexandrine Marie DAVID, pli konata laŭ sia verkista nomo Alexandra DAVID-NÉEL (naskiĝis la 24-an de oktobro 1868 en Saint-Mandé, Val-de-Marne, Francio, mortis la 8-an de septembro 1969 en Digne, Alpes-de-Haute-Provence) - franca orientalistino kun la franca kaj la belga ŝtatanecoj, opera kantisto, ĵurnalisto, verkisto kaj esploristo.

De sia junaĝo ŝi pasiiĝis pri filozofio kaj religio kaj studis aziajn lingvojn en Sorbonne kaj en Collège de France. Paralele ŝi rilatis kun sekretaj societoj kiel framasonistoj. Ŝi ankaŭ verkis anarkiisman traktaĵon.[1]

Ŝi vivis preskaŭ ĝis 101 jaroj kaj estas tutmonda konata kiel la unua virino de Eŭropo, kiu vojaĝis en 1924 al Lasao en Tibeto, kiam eniro de eksterlandanoj estis malpermesita. Ŝiaj aventuroj kaj kuraĝo estis publikigataj dum la 1920-aj jaroj kaj tiel ege kontribuis al ŝia tutmonda konatiĝo.

Entute ŝi verkis pli ol 30 librojn pri orientaj religioj, filozofio kaj siaj vojaĝoj, inkluzive de "Magio kaj mistero en Tibeto", publikigita en 1929. Ŝiaj instruoj influis verkistojn kiel Jack Kerouac kaj Allen Ginsberg, kaj la popularigon de la orienta filozofio de Alan Watts.

Vivo kaj vojaĝoj

Ŝi naskiĝis en 1868 en Francio, proksime al Parizo. En 1873 ŝia familio elmigris al Belgio. Kiam ŝi estis 15-jaraĝa, legante pri la vivo de asketismaj sanktuloj, ŝi komencis fasti kaj skurĝi sin. Kiam ŝi estis 17-jaraĝa, fuĝante el la gepatra domo, ŝi vojaĝis al Svisio kaj transiris piede la Alpojn. Rehejme ŝi interesiĝis pri anarkiismo kaj feminismo kaj iĝis kunlaborantino de feminisma revuo. En 1888 ŝi iĝis framasonino, kaj la sekvan jaron ŝi konvertiĝis al budhismo kaj iris al Londono por lerni la anglan, necesan por tiuj kiuj interesiĝas pri orientalismo. Tie ŝi ekkonis la Teozofian Societon. En 1890 ŝi komencis studi aziajn lingvojn, precipe sanskriton kaj la ĉinan, en Parizo, ĉe la fama institucio Collège de France (Kolegio de Francio) kaj en la École pratique des hautes Études (Praktika Lernejo de Altaj Studoj). En 1891, kun heredita mono, ŝi faris al Cejlono kaj Hindio vojaĝon, kiu daŭris unu jaron kaj duonon. En sudorienta Hindio ŝi aliĝis al la Teozofia Societo.

Pro instigo de sia patro, ŝi studis pianon kaj operan kanton ĉe la konservatorio de Bruselo. Kiam ŝiaj gepatroj havis financajn problemojn, ŝi helpis ilin finance, laborante inter 1895 kaj 1897 kiel ĉefkantistino en la operejo de Hanojo (hodiaŭ ĉefurbo de Vjetnamio). Poste ŝi vivis kune kun pianisto en Parizo, kaj en 1900 ŝi loĝis en Tunizo, kie ŝi denove estis kantistino en la operejo. Post du aŭ tri jaroj ŝi rezignis pri sia kariero kiel kantistino, kaj en 1904 ŝi edziniĝis kun Philippe Néel. Ilia geedzeco estis malkvieta, sed ili tre respektis sin reciproke. Ŝi ne volis idojn, preferante liberecon kaj sendependecon. Ŝi daŭre studis kaj verkis pri orientaj temoj.

En 1911 ŝi vojaĝis al Hindio kaj provis eniri Tibeton por atingi la ĉefurbon Lasao, la religian centron de la tibeta budhismo. Tiutempe estis malpermesite al eksterlandanoj eniri Lasaon.

Kun sia propra heredita mono kaj kun mona helpo de sia edzo kaj de tri francaj ministerioj, Alexandra David-Néel restis en Azio ĝis 1924.

Unue ŝi iris el Hindio al la tiama reĝlando Sikimo (nuntempe federacia ŝtato de Hindio), kie ŝi iĝis amikino de la princo, kiu multe admiris ŝin. Ŝi vizitis multajn budhismajn monaĥejojn kaj renkontis la 13-an Dalai-lamaon, Thubten Gyatso, en Kalimpong, en Okcidenta Bengalio, kie li vivis en ekzilo. Pro lia sugesto ŝi komencis lerni la tibetan.

Inter 1912 kaj 1916 ŝi vivis en norda Sikimo, multe da tempo kiel ermitino en kaverno, kie ŝi praktikis la ekzercojn de la tibetaj joganoj. En 1914 ŝi renkontis 15-jaraĝan monaĥon, nomitan Yongden, kiu akompanis ŝin en multaj vojaĝoj (inkluzive ĝis Lasao) kaj kiun ŝi adoptis kiel filon en 1929.

Sikimo estis tiam brita protektorato. Spite la malpermeson de la britaj aŭtoritatuloj eniri la najbaran Tibeton, ŝi vojaĝis – rajdante kaj akompanate de Yongden kaj de alia monaĥo – al tiu lando, kiu situas grandparte en Himalajo. Ŝi preskaŭ frostmortis, sed ŝi sukcesis viziti kelkajn religiajn centrojn de budhismo kaj renkontis la duan plej gravan spiritan gvidanton de la tibeta budhismo, la Panĉen-lamaon. Tiu igis ŝin lamaino kaj donis al ŝi la titolon de doktorino pri tibeta budhismo.

Kiam ŝi revenis al Sikimo, la britaj aŭtoritatuloj ekzilis ŝin kaj, ne povante aŭ ne volante reiri al Francio pro la milito en Eŭropo, ŝi vojaĝis de 1916 ĝis 1924 kun Yongden al Hindio, Japanio, Koreio, Ĉinio (kiun ili transpasis de oriento al okcidento), Mongolio (kie ili transpasis la dezerton Gobio) kaj pasigis tri jarojn en tibeta monaĥejo (kie ŝi tradukis gravan budhisman verkon en la francan).

Fine ŝi – maskovestita kvazaŭ almozulino – kaj Yongden sukcesis eniri la malpermesitan kaj tiel arde sopiratan urbon Lasao en 1924. Sed baldaŭ ŝi estis malkovrita kaj devis forlasi la urbon kaj la landon. Ŝi estis ege elĉerpiĝinta kaj havis neniom da mono. Sed dank’ al la helpo de amikoj en Sikimo, ŝi – kaj Yongden – povis reiri al Francio, kie ŝi alvenis en 1925 kaj restis ĝis 1937. Dum tiuj jaroj ŝi skribis kaj publikigis kelkajn librojn, kaj ŝi faris multajn prelegojn.

En 1937, kiam ŝi estis 69-jaraĝa, ŝi vojaĝis kun Yongden tra Rusio al Ĉinio por studi taoismon. Post kvinjara restado en tibeta urbo kaj novaj vojaĝoj tra Ĉinio, ŝi reiris al Francio en 1946, kie ŝi skribis kaj publikigis ankoraŭ kelkajn librojn. Kiam ŝi estis 87-jaraĝa, mortis ŝia adoptita filo. Ŝi mem mortis en 1969, en la aĝo de preskaŭ 101 jaroj.

Verkoj

Ĉiuj ŝiaj verkoj estas origine verkitaj en la franca lingvo

  • 1898 : Pour la vie (por la vivo - pripensoj pri sociaj faktoj); eldonaĵo « Les Nuits Rouges »
  • 1906 : Le féminisme rationnel (racia feminismo)
  • 1911 : le Bouddhisme du Bouddha (budhismo de budho); Éditions du Rocher
  • 1927 : Voyage d'une Parisienne à Lhassa (vojaĝo de parizanino al Lasao); Plon
  • 1929 : Mystiques et magiciens du Tibet (mistikuloj kaj magiistoj en Tibeto); Plon
  • 1930 : Initiations lamaïques (lamaaj inicoj); Pygmalion
  • 1931 : la Vie surhumaine de Guésar de Ling : L'Iliade des Tibétains (la superhumana vivo de Guésar de Ling: Iliado de tibetanoj); Éditions du Rocher - kunlabore kun Lamao Yongden
  • 1933 : Au pays des brigands-gentilshommes (en la lando de rabisto-ĝentiluloj); Plon
  • 1935 : le Lama au cinq sagesses (la lamao kvinoble saĝa); Plon
  • 1938 : Magie d'amour et magie noire (porama kaj nigra magioj); Plon
  • 1939 : Le Bouddhisme : ses doctrines et ses méthodes (budhismo: ĝiaj doktrinoj kaj metodoj); Éditions du Rocher
  • 1940 : Sous des nuées d'orage (sub ŝtormonuboj); Plon
  • 1949 : Au cœur des Himalayas : le Népal (kore de Himalajo: Nepalo); Pygmalion
  • 1951 : Astavakra Gita - reeldonita (dato nekonata) en ununura volumo « Astavakra Gita - Avadhuta Gita, poèmes sanscrits védantins »; Éditions du Rocher
  • 1951 : les Enseignements secrets des bouddhistes tibétains (sekretaj instruoj de tibetaj budhistoj); Pygmalion
  • 1951 : l'Inde hier, aujourd'hui, demain (Hindio, hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ)
  • 1952 : Textes tibétains inédits (neeldonitaj tibetaj tekstoj); Pygmalion
  • 1953 : le Vieŭ Tibet face à la Chine nouvelle (malnova Tibeto fronte al nova Ĉinio); Plon
  • 1954 : la Puissance du néant (povo de neo), romano de Lamao Yongden, tradukita kaj kun notoj de A. D.-N.; Plon
  • Grammaire de la langue tibétaine parlée (gramatiko de la tibeta parola lingva)
  • 1958 : Avadhuta Gita - reeldonita (dato nekonata) en ununura volumo « Astavakra Gita - Avadhuta Gita, poèmes sanscrits védantins »; Éditions du Rocher
  • 1958 : la Connaissance transcendante (transcenda kono); Pygmalion
  • 1961 : Immortalité et réincarnation (senmorteco kaj reenkarniĝo); Éditions du Rocher
  • l'Inde où j'ai vécu (Hindio, kie mi vivis); Plon
  • 1964 : Quarante siècles d'expansion chinoise (kvardek jarcentoj da ĉina ekspansio); Plon
  • 1970 : En Chine - l'Amour universel et l'Individualisme intégral (en Ĉinio - universala amo kaj integra individualismo); Plon - postmorta eldono
  • 1972 : Sortilèges du mystère (); Plon - postmorta eldono
  • 1975 : Vivre au Tibet : cuisine, traditions et images (vivo en Tibeto: kuirarto, tradicioj kaj bildoj); Robert Morel éditeur, Apt - postmorta eldono
  • 2000 : Correspondance avec son mari, édition intégrale 1904-1941 (korespondo kun ŝia edzo, integrala eldono 1904-1941); Plon, postmorta eldono el la du volumoj antaŭe publikigitaj :
    • 1975 : Journal de voyage : Lettres à son mari, 11 août 1904 - 27 décembre 1917. Vol. 1 (Ed. Marie-Madeleine Peyronnet)
    • 1976 : Journal de voyage : Lettres à son mari, 14 janvier 1918 - 31 décembre 1940. Vol. 2 (Ed. Marie-Madeleine Peyronnet)

Studoj pri Alexandra David-Néel

  • Le Tibet d'Alexandra David-Néel, foto-albumo (Plon, 1979)
  • Marie-Madeleine Peyronnet, Dix ans avec Alexandra David-Néel (Plon, 1973, reeldono 1998)
  • Joëlle Désiré-Marchand, Les itinéraires d'Alexandra David-Néel (Arthaud, 1996)
  • Eric Le Nabour, Alexandra David-Néel (Lattès-Ushuaia, 1992)
  • Jean Chalon, Le lumineŭ destin d'Alexandra David-Néel, Librairie académique Perrin, 1985
  • Jacques Brosse, Alexandra David-Neel, (Retz, 1978, reeldono Albin Michel, 1991)

Referencoj

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/01, paĝo 17: Verkistino - orientalistino - esploristino verkita de Robert Roze.

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

Questa voce sull'argomento centri abitati dell'Emilia-Romagna è solo un abbozzo. Contribuisci a migliorarla secondo le convenzioni di Wikipedia. Baricellacomune Baricella – Veduta LocalizzazioneStato Italia Regione Emilia-Romagna Città metropolitana Bologna AmministrazioneSindacoOmar Mattioli (centro-sinistra) dal 27-5-2019 TerritorioCoordinate44°38′51″N 11°32′07″E / 44.6475°N 11.535278°E44.6475; 11.535278 (Baricella)Coordinate...

 

Artikel ini sebatang kara, artinya tidak ada artikel lain yang memiliki pranala balik ke halaman ini.Bantulah menambah pranala ke artikel ini dari artikel yang berhubungan atau coba peralatan pencari pranala.Tag ini diberikan pada November 2022. Dalam nama Korea ini, nama keluarganya adalah Im. Im Gi-yeongKia Tigers – No. 38PitcherLahir: 16 April 1993 (umur 30)Daegu Bats: Kanan Throws: Kanan KBO debut1 Oktober, 2012, untuk Hanwha Eagles Tim Hanwha Eagles (2012–2014) Ki...

 

Sapi Bos taurus Seekor sapi senepo, salah satu ras sapi yang berasal dari Amerika SerikatTaksonomiKerajaanAnimaliaFilumChordataKelasMammaliaOrdoArtiodactylaFamiliBovidaeGenusBosSpesiesBos taurus Linnaeus, 1758 Tata namaSinonim taksonBos primigenius, yang terdiri atas subspesies: †Bos primigenius primigenius Bos primigenius taurus Bos primigenius indicus Subspesies †Bos taurus primigenius Bos taurus taurus Bos taurus indicus DistribusiPeta distribusi sapi lbs Sapi atau lembu adalah hewan t...

Colombian tennis player Nicolás Barrientos GalloCountry (sports) ColombiaResidenceCali, ColombiaBorn (1987-04-24) 24 April 1987 (age 36)Colombia[1]Height1.75 m (5 ft 9 in)Turned pro2009PlaysRight-handed (two-handed backhand)CollegeUniversity of West FloridaPrize money$ 572,611SinglesCareer record1–5 (in ATP World Tour and Grand Slam main draw matches, and in Davis Cup)Career titles0Highest rankingNo. 237 (21 September 2015)Current&#...

 

Stone ColdSingel oleh Demi Lovatodari album ConfidentDirilis21 Maret 2016 (2016-03-21)FormatUnduhan digitalGenreSoul[1][2]Durasi3:11LabelHollywoodIslandRepublicSafehousePenciptaDemi LovatoLaleh PourkarimGustaf ThörnProduserLaleh PourkarimKronologi singel Demi Lovato Irresistible (2015) Stone Cold (2016) Without a Fight (2016) Video musikStone Cold di YouTube Stone Cold adalah lagu yang ditulis dan dinyanyikan oleh penyanyi asal Amerika Serikat, Demi Lovato, dirilis sebag...

 

Adolfo Geri Adolfo Geri (Napoli, 28 agosto 1912 – Roma, 27 marzo 1988) è stato un attore e doppiatore italiano. Indice 1 Biografia 2 Doppiaggio 3 Prosa radiofonica 4 Prosa televisiva RAI 5 Filmografia 6 Bibliografia 7 Altri progetti 8 Collegamenti esterni Biografia Nato a Napoli da una famiglia di attori inizia a recitare sin da bambino in teatro e successivamente nel cinema, dove debutta nel 1933, nel film L'eredità dello zio buonanima, diretto da Amleto Palermi. Nel 1938 entra all'inter...

Final Liga Eropa UEFA 2021Sampul program pertandinganTurnamenLiga Eropa UEFA 2020–2021 Villarreal Manchester United 1 1 Setelah perpanjangan waktuVillarreal menang 11–10 melalui adu penaltiTanggal26 Mei 2021 (2021-05-26)StadionStadion Miejski, GdańskPemain Terbaik Étienne Capoue (Villarreal)[1]WasitClément Turpin (Prancis)[2]Penonton9.412[3]CuacaMalam sebagian berawan11 °C (52 °F)45% kelembapan[4]← 2020 2022 → Final Liga Erop...

 

American basketball coach and former player For the American musician, see Mike D'Antonio. For the American author and journalist, see Michael D'Antonio. Mike D'AntoniD'Antoni coaching the New York Knicks in 2010New Orleans PelicansPositionCoaching consultantLeagueNBAPersonal informationBorn (1951-05-08) May 8, 1951 (age 72)Mullens, West Virginia, U.S.NationalityAmerican / ItalianListed height6 ft 3 in (1.91 m)Listed weight185 lb (84 kg)Career informationHigh sch...

 

British surreal comedy group This article is about the comedy group. For their TV show frequently called Monty Python, see Monty Python's Flying Circus. Pythonesque redirects here. For the play by Roy Smiles, see Pythonesque (play). The Pythons redirects here. For the documentary film about the group, see The Pythons (film). Monty PythonMonty Python in 1969:Back row: Chapman, Idle, GilliamFront row: Jones, Cleese, PalinMedium Television film theatre literature audio NationalityBritish[1&#...

Riccardo Scamarcio nel 2008 Riccardo Dario Scamarcio (Andria, 13 novembre 1979[1]) è un attore e produttore cinematografico italiano. Indice 1 Biografia 1.1 Vita privata 2 Filmografia 2.1 Attore 2.1.1 Cinema 2.1.2 Televisione 2.1.3 Cortometraggi 2.2 Produttore 2.3 Sceneggiatore 3 Teatro 4 Videoclip 5 Doppiaggio 6 Riconoscimenti 7 Doppiatori italiani 8 Note 9 Altri progetti 10 Collegamenti esterni Biografia Figlio di Irene Petrafesa, pittrice, e di Emilio, rappresentante di alimenti, ...

 

The Last DuelPoster film The Last DuelSutradaraRidley ScottProduserRidley ScottKevin J. WalshJennifer FoxNicole HolofcenerBen AffleckMatt DamonDitulis olehNicole HolofcenerBen AffleckMatt DamonBerdasarkanThe Last Duel: A True Story of Trial by Combat in Medieval Franceoleh Eric JagerPemeranMatt DamonAdam DriverJodie ComerBen AffleckPenata musikHarry Gregson-WilliamsSinematograferDariusz WolskiPenyuntingClaire SimpsonPerusahaanproduksiScott Free ProductionsPearl Street FilmsTSG Entertain...

 

American photographer and documentary photographer.(1904–1971) For other people named Margaret White, see Margaret White. Margaret Bourke-WhiteBourke-White in 1955BornMargaret WhiteJune 14, 1904New York City, U.S.DiedAugust 27, 1971(1971-08-27) (aged 67)Stamford, Connecticut, U.S.Alma materColumbia UniversityUniversity of MichiganPurdue UniversityWestern Reserve UniversityCornell UniversityOccupation(s)Photographer, photojournalistSpouses Everett Chapman ​ ​(m....

Antoine de LalouvèreVeterum geometria promota in septem de cycloide libris, 1660BiographieNaissance 24 août 1600AuchDécès 2 septembre 1664 (à 64 ans)ToulouseActivité MathématicienAutres informationsOrdre religieux Compagnie de Jésusmodifier - modifier le code - modifier Wikidata Antoine de Lalouvère (ou Antoine de Laloubère) né à Auch, Gers (France), le 24 août 1600 et décédé à Toulouse le 2 septembre 1664, est un prêtre jésuite français et mathématicien de renom. On...

 

This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Idar, Gujarat – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (March 2015) (Learn how and when to remove this message) Town in Gujarat, IndiaIdar IdagtownIdar hillsIdarLocation in Gujarat, IndiaCoordinates: 23°50′20″N 73°00′07″E / 23.83...

 

2016年美國總統選舉 ← 2012 2016年11月8日 2020 → 538個選舉人團席位獲勝需270票民意調查投票率55.7%[1][2] ▲ 0.8 %   获提名人 唐納·川普 希拉莉·克林頓 政党 共和黨 民主党 家鄉州 紐約州 紐約州 竞选搭档 迈克·彭斯 蒂姆·凱恩 选举人票 304[3][4][註 1] 227[5] 胜出州/省 30 + 緬-2 20 + DC 民選得票 62,984,828[6] 65,853,514[6]...

Professional wrestling tag team Professional wrestling stable Too CoolGrand Master Sexay (left) and Scotty 2 Hotty in London, EnglandStableMembersScott Taylor / Scotty 2 Hotty[1][2]Brian Christopher / Grand Master Sexay[1][2]Rikishi[1]Name(s)Too Cool[1][2]Too Much[2]DebutMarch 1998Years active1998–20012003-20042007200920122014–2016 Too Cool, originally known as Too Much, was an American professional wrestling tag team and gro...

 

Public university in Auckland, New Zealand Auckland University redirects here. Not to be confused with Auckland University of Technology. University of AucklandWaipapa Taumata RauCoat of arms of the University of AucklandMottoLatin: Ingenio et labore[1]Motto in EnglishBy natural ability and hard workTypePublic flagship research universityEstablished1883; 141 years ago (1883)[1]EndowmentNZD $293 million (31 December 2021) [2]BudgetNZD $1.281 billi...

 

US Coast Guard base in Clearwater, Florida Coast Guard Air Station ClearwaterUnit PatchActive1934 – presentCountry United StatesBranchUnited States Coast GuardMotto(s)Anytime, AnywhereEngagementsWorld War IICuban Missile CrisisCold WarOperation Urgent FuryOperation Desert StormSeptember 11, 2001 attacksCommandersCurrentcommander Captain Scott Phy[1]Aircraft flownHelicopterMH-60T JayhawkPatrolHC-130H HerculesMilitary unit United States Coast Guard Air Station Clearwater (CGAS Cl...

Type of variable star that pulsates radially Cepheid redirects here. For other uses, see Cepheid (disambiguation). RS Puppis, one of the brightest known Cepheid variable stars in the Milky Way galaxy(Hubble Space Telescope) A Cepheid variable (/ˈsɛfi.ɪd, ˈsiːfi-/) is a type of variable star that pulsates radially, varying in both diameter and temperature. It changes in brightness, with a well-defined stable period and amplitude. Cepheids are important cosmic benchmarks for scaling galact...

 

Two section funicular railway in the city of Heidelberg, Germany Upper station at Königstuhl View from the upper station The Heidelberg Mountain Railway (German: Heidelberger Bergbahn) is a two-section funicular railway in the city of Heidelberg, Germany. The first section runs from a lower station at Kornmarkt in Heidelberg's Altstadt, via an intermediate station at Heidelberg Castle, to an upper station at Molkenkur. Here passengers may change to the second section, which runs up the Köni...