Albert Marth

Albert Marth
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1828 (1828-05-05)
en Kołobrzeg
Morto 6-an de aŭgusto 1897 (1897-08-06) (69-jaraĝa)
en Heidelberg
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo astronomo
fizikisto
malkovrinto de asteroidoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Astronomio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert MARTH (naskiĝis la 5-an de majo 1828 en Colberg; mortis la 5-an de aŭgusto 1897 en Heidelberg) estis germana astronomo.

Marth studis teologion, unue en la universitato de Berlino. Pro sia fortiĝanta intereso pri matematiko kaj astronomio li ekstudis astronomion ĉe Christian August Friedrich Peters en Kenigsbergo.

En 1853 li sekvis vokon de George Bishop al Londono. Tie li fariĝis asistanto de John Russell Hind. En 1854 li fariĝis lia posteulo en la Londona observatorio. La 1-an de marto 1854 li malkovris la asteroidon Amfitrito.

De 1855 ĝis 1862 li estis – kiel posteulo de Georg Rümker – asistanto de Tempel Chevallier en la observatorio de Durham. Poste William Lassell lin dungis kiel observanto en privata observatorio en Malto. De 1863 ĝis 1865 Marth malkovris proksimume 600 nebulozojn. Poste Marth loĝis ĝis 1883 ĉefe en Londono. En 1883 li estis dungita en la observatorio de Edward Henry Cooper ĉe Sligo, Irlando.

Siajn lastajn jarojn li pasigis en Germanio. Li mortis pro cancero.