La 10-an de aŭgusto2000, astronoma teamo de la observatorio W.M. Keck[2]
de Mauna Kea, per sistemo de adaptiva optiko malkovris ke la asteroido komponiĝas el du komponantoj de preskaŭ sama maso. La "satelito" estis nomita S/2000 (90) 1.
La komponantoj havas respektive 87,8 ± 1 km kaj 83,8 ± 1 km de diametro, iliaj centroj estas disigataj de ĉirkaŭ 171 km.
Ĉiu korpo orbitas, en orbito de malgranda discentreco, en 16,5051 horoj ĉirkaŭ la komuna baricentro[3] (aŭ 16,509 horoj laŭ JPL Small-Body Database Browser).
Kaŝadoj de unu korpo far de la alia estas observeblaj elde Tero, per la Leĝoj de Kepler estis precize kalkulitaj la masoj kaj densoj de la korpoj. La malgrandeco de iliaj densoj pensigas, ke ili estas porhavaj (30 % da malpleno) aŭ eĉ estas rubamasoj.
Observoj per adaptiva optiko kaj analizo de luma kurbo montris iliajn ovalajn formojn, proksimaj de tiuj de la loboj de Roche. Tio, kiu montras ke ili ne estas monolitaj, sed konsistiĝas el amasojn da ŝtonetoj.[4]