La ĉefa komponanto de tiu korpo ricevis la nomon de Keto, monstra mara diino de la helena mitologio filino de Ponto kaj Geo, kaj la malĉefa ricevis la nomon de Forkiso, frato kaj edzo de Keto; ili kune generis ampleksan idaron, inklude multenombrajn monstrojn.
La discentra orbito de 65489 Keto tanĝas tiun de Urano kaj etendiĝas malproksimen eksteren de la sunsistemo: Ĝi estas uranorenkonta kaj neptunrenkonta objekto. Ĝia urana MOID estas 1,53714 AU (229,953 milionoj da km) kaj ĝia neptuna MOID: 6,43495 AU (962,655 milionoj da km): ĝia granda orbita klineco tenas ĝin malproksima de la orbito de Neptuno.
Laŭ plilarĝigita difino, 65489 Keto povas esti rigardita kiel centaŭro: neresonanca objekto kies perihelio estas interne de la orbito de Neptuno.
La orbitaj ecoj de la paro Keto-Forkiso permesis kalkuli ties mason: 5,41×1018 kg (proksimume 3,74×1018 kg por Keto, 1,67×1018 kg por Forkiso) kaj taksi ties denson: 1.37 g/cm3, tio, kiu taŭgas por miksaĵo je 50 % da ŝtono kaj glacio.
Estis sugestita, ke tajdaj fortoj generis sufiĉan varmon por kristaligiamorfan glacion kaj tiel ŝtopi malpenojn. Tiuj tajdaj fortoj povas esti la kaŭzo de la febla discentreco de la orbito.