56 Meleto, granda kaj malhela asteroido de la asteroida zono, estas unu el la maloftaj P-tipaj asteroidoj, riĉa je organikaj kemiaĵoj, silikatoj karbono kaj anhidraj silikatoj, kun eble interna akva glacio.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 9-an de septembro 1857 de la germana amatora astronomo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt el la privata observatorio, kiun li instalis en sia pariza loĝejo.
Nomo
Ĝi ricevis la nomon de Meleto, unu el la tri praaj muzoj de la antikva helena mitologio. Meleto (greke: Μελέτη) estis la muzo de la meditado.
Eksteraj ligiloj