La nacia teamo de Ĉinio en la Somera Olimpiko 2012 grupigas ĉiujn virajn kaj virinajn atletojn de tiu lando kiuj partoprenis en la Somera Olimpiko de la 27-a de julio 2012 ĝis la 12-a de aŭgusto 2012 en Londono, la ĉefurbo de Britio. La ĉina teamo konsistis el 396 atletoj, 171 viroj kaj 225 virinoj, kiuj estis elektitaj fare de la Ĉina Nacia Olimpika Komitato kaj konkuris en 23 sportaj disciplinoj. La evento de 2012 estis la naŭa Somera Olimpiko en kiu reprezentiĝis ĉina nacia teamo, post unua apero en 1952.