La hispana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2012 en Londono havis 278 sportistojn. Ili partoprenis en 23 fakoj. Flagtenanto de la hispana teamo estis Pau Gasol[1] dum la malferma ceremonio respektive Saúl Craviotto dum la ferma. La sportistoj atingis 4 orajn, 10 arĝentajn kaj 6 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 17-an rangon.
Kunordigis la teamon la Hispana Olimpika Komitato.