Ödön Fülöp Beck [odon fulop bek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beck Ö. Fülöp estis hungara skulptisto , medalisto , membro de Societo Szinyei Merse Pál . Lia frato estis Vilmos Fémes Beck , liaj gefiloj estis András Beck kaj Judit Beck .
Memportreto de Ödön Fülöp Beck
Ödön Fülöp Beck [1] naskiĝis la 23-an de junio 1873 en Pápa , li mortis la 31-an de januaro 1945 en Budapeŝto .
Pri la majusklo Ö
Ö estas unua litero de hungara vorto ötvös (=juvelisto), Beck komponis foje la vorton ötvös en sian nomon, foje nur la majusklon Ö. Aliparte Ödön (vidu nur Ö) estas lia persona nomo, kiun li ricevis post la kristaniĝo.
Biografio
Beck devenis el juda familio . Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juvelistan diplomon en Reĝa Industriarta Lernejo en 1893 . Lia plej grava instruisto estis Albert Schickedanz . En la sekva jaro li havis stipendion en Parizo . En 1897li debutis en ekspozicio en Munkeno , en la sekva jaro en Budapeŝto. En 1900 li ricevis premion en mondekspozicio en Parizo, en 1906 en Milano . En 1907 li edziĝis, post 10 jaroj li kristaniĝis. Dum la Hungara Sovetrespubliko li instruis en la altlernejo. En 1926 li establis lernejon por skulptistoj. Dum la nazia erao li kaŝiĝis, tamen li senŝpure malaperis.
Elektitaj ekspozicioj
Munkeno (1897)
Budapeŝto (1898, 1914, 1922, 1946, 1970)
Elektitaj skulptaĵoj
Aliaj
Memorigiloj
Fontoj