Post studoj pri filozofio, li doktoriĝis pri beletroj en 1860, sed ekde 1862 komencis studojn pri medicino kaj iĝis doktoro pri medicino en 1868 kaj instaliĝis en Pons, naskiĝurbo de lia edzino, kie li estis elektita kiel urbestro en 1876. Li aniĝas en la Radikala Partio kaj grimpas la politikan hierarkion ĝis la posteno de ĉefministro de Francio de la 7-a de junio 1902 ĝis la 24-a de januaro 1905.
Kvankam edukita en religia lernejo kaj kredanta je Dio, li gvidis batalon kontraŭ la influo de la katolika eklezio sur la Francia politiko, kaj decidigis plurajn leĝojn tiucele. Tial dum lia regado la diplomatiaj rilatoj inter Francio kaj Vatikano estis rompitaj en 1904, kaj estos restarigitaj nur en 1920.