ERŐSS Zsolt (eroeŝ) estas hungara montgrimpanto, la unua hungara civitano surgrimpinta la monton Ĉomolungmon en 2002. Li naskiĝis en Miercurea Ciuc la 7-an de marto 1968 kaj li mortis ? la 21-an de majo 2013 en Kangchenjunga.
Biografio
Zsolt Erőss infaniĝis en Jolotca kaj Lacul Roşu, la liceon li finis en Gheorgheni. Li komencis montgrimpi en 1981 en Cheile Bicazului. En 1988 li translokiĝis kun sia patrino kaj pli aĝa frato en Hungarujon. Li estis la gvidanto de ekspedicio, kiu unuafoje en la historio de la hungara montgrimpado surgrimpis en 2002 la Ĉomolungmon. La 2-an de januaro 2010 li suferis akcidenton en Magas-Tátra, kaj oni devis amputi lian dekstran kruron sub genuo. En marto 2010 li komencis iri per protezo kaj en junio li revenis al montgrimpado. La 20-an de majo 2013 Zsolt Erőss kune kun Péter Kiss atingis la Kangchenjungan (Kangchendzonga), sed dum la revenado ili malaperis. La 22-an de majo la gvidantaro de la ekspedicio sekve de malsukcesa serĉado anoncis ilin malaperintojn.
Ĉefaj plenumaĵoj
- 1990 - Elbrus 5642m, Usba 4695m kaj 4710m (Kaŭkazo - Kartvelujo)
- 1991 - Ĥan Tengri 6995m, Pobeda (montpinto) 7439m (Tjanŝano - Kazaĥstano)
- 1993 - Lenin 7134m (Pamir - Kirgizistano)
- 1994 - Ĉitirjok 6400m, Korĵanjevskoj 7106m, Komunismo 7495m, Nekonata noma 6200 m (Pamir - Taĝikio)
- 1995 - provado: Ogre 7000 m (Karakorum Himalajo - Pakistano)
- 1996 - 2 provoj en Everest sur 2 vojlinioj, 8300 m (Centra Himalajo - Tibeto)
- 1997 - Satopant transgrimpodo de suda muro 7050 m (7075m - Garwhal Himalajo - Barato)
- 1999 - Ganalo 6606m, Nanga Parbat 8126m (Pakistano)
- 2000 - Distagil Sar 7885m, nova vojlinio (Karakorum - Pakistano)
- 2001 - Aconcagua 6960m (Argentino)
- 2002 - Everest 8850m, (Nepalo)
- 2003 - Gaŝerbrum 2. 8035m, nova vojlinio al Hidden Peak proks. 8000 m - sen pinto (Karakorum - Pakistano)
- 2004 - Kilimanĝaro 5895m (Tanzanio)
- 2005 - provado sur K2 ĝis 8300m
- 2006 - Dhaulagiri 8167m
- 2007 - Hidden Peak 8068m, Broad Peak 8047m
- 2008 - Makalu 8463m
- 2009 – Manaslu 8156m
- 2011 – Lhotse 8516m – proteze
- 2013 - Kangchenjunga (Barato) 8 598m
Verkoj
Literaturo
- Földes András: Erőss Zsolt, a Mount Everest első magyar megmászójának története, Jaffa Kiadó, Budapest, 2002, ISBN 9638627557
Fonto