William Lyon Mackenzie KING, PC, OM, CMG (esperantigite Vilhelmo Liono Mackenzie King; naskiĝis la 17-an de decembro 1874 en Berlino (nun Kiĉenero), Ontario - mortis la 22-an de julio 1950 en Kingsmere proksime de Gatineau, Kebekio) estis kanada politikisto. Li estas unu el la plej gravaj politikistoj en sia lando en la unua duono de la 20-a jarcento. Li estis aktiva sur la federacia nivelo dum 32 jaroj, inkluzive de 27 jaroj kiel ĉefministro. Dum tiu periodo, Kanado transformis de duonkolonia regado de Britio al aŭtonomia ŝtato ene de la ŝtatkomunumo (Dominio) . King gvidis la landon tra ĝia ekspansiisma periodo de la 1920-aj jaroj, la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj, kaj la Dua Mondmilito [1].
Post kariero kiel ŝtatoficisto li eniris politikon en 1908. De 1909 ĝis 1911 li estis la unua laborministro de sia lando. En 1919 li estis elektita gvidanto de la Liberala Partio kaj tiel restis ĝis 1948. King estis la Ĉefministro de Kanado de la 29-a de decembro 1921 ĝis la 28-a de junio 1926, poste de la 25-a de septembro 1926 ĝis la 6-a de aŭgusto 1930 kaj fine de la 23-a de oktobro 1935 ĝis la 14-an de novembro 1948. Escepte de la lastaj du jaroj en ofico kiel registarestro, li ankaŭ oficis kiel ministro pri eksteraj aferoj. Li estas la politikisto kiu plej longe funkciis kiel ĉefministro en la historio de la lando kaj neniu alia ĉefministro en la ŝtatkomunumo deĵoris pli aŭ same longe ol li.
Li estas ĝenerale konata sub sia plena nomo aŭ kiel Mackenzie King. (Mackenzie, la familia nomo de lia patrino, estas lia meza nomo kaj ne parto de sia propra familia nomo). La nomo "William King" estas nekutima.
Priskribita de liaj konuloj kiel malvarma personeco kaj maltakta pri homaj rilatoj, li estis dirita havi retorikan kapablon [2]. Mackenzie King estas konsiderita en Kanado kiel grava kaj favora figuro en kanada historio, kaj lia memoro estas festita laŭ multaj manieroj, inkluzive de la memorceremonio de lia portreto sur 50 kanada dolaro- monbileto kaj insulo nomita laŭ li. Tamen, trovoj malkovritaj post lia morto koncerne la proprecojn, kiujn li faris en sia privata vivo, kiel turni sin al spiritoj kaj konsulti kun ili, iom malklarigas lian publikan memoron [3].
Referencoj
Eksteraj ligiloj