William Louis Abbott
William Louis Abbott (23a Februaro 1860 – 2a Aprilo 1936) estis usona kuracisto, esploristo, ornitologo kaj naturalisto. Li elstaras pro siaj mirindaj kolektoj de biologiaj specimenoj kaj etnologiaj objektoj el la tuta mondo, ĉefe el la Malajzia Insularo, same kiel pro sia financa elteno al la kolektaj ekspedicioj de la Usona Nacia Muzeo.
Abbot naskiĝis en Filadelfio, Pensilvanio.[1] Li akiris beletran bakalaŭron ĉe la Universitato de Pensilvanio en 1881 antaŭ studi medicinon tie, gradiĝante en 1884 kaj sekve farante postgradajn studojn en Anglio, akirante licencion el la Royal College of Physicians (kuracistoj) kaj el la Royal College of Surgeons of England (kirurgoj). En 1886 li ricevis gravan heredon, kaj ĉesis la formalan praktikon de la medicino, kaj dediĉis sin al esplorado kaj kolektado.[2]
Esplorado kaj kolektaj ekspedicioj
Veturoj por esplorado kaj kolektado faritaj de Abbott estis la jenaj:[2]
- 1880 – Birdokolektado en Iovao kaj Norda Dakoto
- 1883 – Birdokolektado en Kubo kaj Domingo
- 1887-89 – Taveta regiono, ĉe Monto Kilimanĝaro, en Kenjo, Orienta Afriko
- 1890 – Zanzibaro, Sejŝeloj kaj Madagaskaro
- 1891 – Barato: Baltistano, Karaĉi, Kaŝmiro kaj Srinagaro
- 1892 – Kaŝmiro, Baltistano, Adeno, Sejŝeloj kaj la Aldabra Insularo
- 1893 – Sejŝeloj, Kaŝmiro, Srinagaro, Ladako, Ŝinĝango kaj orienta Turkestano
- 1894 – Krom veturado en orienta Turkestano, Barato kaj Srilanko, li iris al Madagaskaro por enlistiĝi en la indiĝena armeo "Hova" kontraŭ la dua franca okupo de la insulo, ĝis loka suspekto kontraŭ fremduloj devigis lin rezigni[3]
- 1895 – Madagaskaro kaj Kaŝmiro
- 1896 – Malajzia Duoninsulo inklude Perak, Penang kaj Trang, kun vizito al Kantono
- 1897 – Trang, Penang kaj Barato
- 1898 – Krom esti volontulo por la Hispana-usona milito kaj servi en Kubo, kie li estis vundita, li veturis al Singapuro kaj Ĉinio, kaj faris viziton al Tibeto[3]
- 1899 - Abbott konstruis la skunon “Terrapin” kaj, uzante Singapuron kiel bazo por la venontaj dek jaroj, li veturis etende tra la insuloj de Sudorienta Azio kaj la Malajzia Insularo, ofte akompanata de Cecil Boden Kloss. Li vizitis la Mergujojn, la Natunan, la Andamanan kaj Nikobaran Insularojn, Birmon, Malajzion, Sumatron, Borneon, Niason, la Mentavajajn Insulojn, Engganon, la Riauojn kaj multajn insulojn de la Sudĉina kaj de la Java Marojn.[2]
- 1909, - La komenco de parta blindeco, kaŭzata de spiroĥetozo, devigis lin vendi la “Terrapin” kaj dumlonge prokrasti sian kolektadon en la tropikoj. Post traktado en Germanio, el 1910 al 1915, li veturis al Kaŝmiro, farante mallongan kolektan viziton al Molukoj kaj Sulaveso kun sia fratino en 1914.[2]
- 1916 – Dominika Respubliko
- 1917-18 – Haitio, kie li suferis preskaŭ mortigan atakon de disenterio
- 1919-23 – Hispaniolo
Postkariero
En 1923, Abbott retiriĝis el aktiva kampoverko sed pluhavigis financon al kelkaj okazoj por la Usona Nacia Muzeo por aliaj kolektaj ekspedicioj.
Li mortiĝis ĉe sia farmo ĉe rivero Elk en Marilando pro kormalsano post longa malsano, lasante siajn librojn, paperojn kaj 20% el sia bieno al la Smithsonian Institution.[2] Je la epoko de sia morto li estis la plej granda unuopula kontribuanto al la kolektoj de la muzeo.[4] La nomo de Abbott estas rememorata en la nomoj de nombraj animalaj taksonoj, kiaj tiuj de la Abota krestolacerto (Gonocephalus abbotti), Abota geko (Phelsuma abbotti), Abota naivulo (Papasula abbotti), Abota sturno (Cinnyricinclus femoralis), Abota koraceno (Coracina abbotti), Sovimanga nektarinio (Cinnyris sovimanga abbotti) kaj la Abota cefalofo (Cephalophus spadix). Planto nome kiel li estas la Cyathea abbottii, arbo-filiko indiĝena de Hispaniolo.
Referencoj
- ↑ William Louis Abbott Papers. Record Unit 7117, Abbott, William Louis, 1860-1936. Smithsonian Institution Archives. Alirita 28a de Marto 2012 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Boruchoff, Judith. (1986). Register to the William Louis Abbott Collection. National Anthropological Archives, Smithsonian Institution: Washington.[1] Arkivigite je 2012-01-31 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ 3,0 3,1 Aluka: Dr William Louis Abbott[rompita ligilo]
- ↑ Taylor, Paul Michael. (1985). The Indonesian collections of William Louis Abbott (1860-1936):invitation to a research resource at the Smithsonian Institution. Museum Anthropology 9(2):5-14.
Eksteraj ligiloj
|
|