Niaso (indoneziePulau Nias, en NiasaTanö Niha) estas insulo ĉe la nordokcidenta marbordo de Sumatro, Indonezio. Niaso (aŭ Kepulauan Nias) estas ankaŭ la nomo de la insularo, kiu enhavas ankaŭ la insuletaro Hinako.
Niaso estas la plej granda el la insuloj ĉe Sumatro kiuj estas parto de la provinco de Norda Sumatro. Tiu areo konsistas el 131 insuloj kaj Niaso estas la plej granda. La populacio de tiu areo estas ĉirkaŭ 639,675 loĝantoj (inklude Ono Niha - la indiĝenaj loĝantoj de la insulo -, krom Malajoj, Batakoj kaj Ĉinoj).
El kultura vidpunkto, la loĝantaro, kvankam izolita, estis kunligita kun najbaraj kulturoj ekde prahistoriaj tempoj kaj eĉ ankoraŭ ĝi estas konsiderata de sciencistoj kiel montro de ankoraŭ vivanta megalita kulturo. Iamaj komercistoj, nuntempe, ili facile povas allogi turistojn.