Wilhelm Hieronymus Pachelbel (ĉ. 1685–1764) estis Germana komponisto kaj orgenisto, pli aĝa filo de Johann Pachelbel.
Wilhelm Hieronymus lernadis ĉe sia patro. La unua presita fonto pri ambaŭ Pachelbel-oj estas en Ehrenpforte de Johann Mattheson. Oni supozas ke Wilhelm Hieronymus deĵoris kiel orgenisto en Fürth kaj en Erfurto, poste en Nurenbergo en la sama jaro 1706 en la Egidio-preĝejo, kaj ke li poste transprenis la orgenistan postenon Sebaldo-kirko kiel posteulo de sia patro ekde 1719 ĝismorte.
Hieronymus publikis stokon de verkoj en 1725, kiuj inkludis preludojn, fugojn kaj fantaziojn. La "preludo en b-minoro" de Bach oni iam atribuis al Hieronymus Pachelbel. Liaj malmultaj transvivaj komponaĵoj estas verkoj por klavarilo.