Vladimir Ivanoviĉ Guerrier (ruse Владимир Иванович Герье, naskiĝis la 17-an (29-an) de majo 1837, mortis la 30-an de junio 1919) estis historiisto, membro de la Sankt-Peterburga Akademio de Sciencoj kaj profesoro de Moskva Ŝtata Universitato, socia aktivulo.
Li estas konata kiel organizanto de la unua en Rusio altlernejo por virinoj en Moskvo.