Viktor Robot
Viktor Robot (angle Victor Robot) estas ukraina longa desegnofilmo. La internacia festivalpremiero de la filmo okazis la 26-an de septembro 2020 dum la nacia konkurso de la 11-a Odesa internacia filmfestivalo. La ukraina filmpremiero de la filmo okazis la 24-an de junio 2021; la distribuanto estas Arthouse Traffic. TemoLa artefarita Fera Stelo ĉesis brili pro iu nekonata kialo, kaj knabino nomita Viktorija kaj ŝiaj gepatroj alvenas sur stelŝipo por ripari ĝin. Serĉante la kreinton de la Fera Stelo, Viktorija renkontas roboton kiu iĝas ŝia amiko kaj ricevas la nomon Viktor. RolantojVoĉoj de la protagonistoj:
La kantojn prezentis «Dakh Daughters», Marjana Holovko, Anton Slepakov («Vagonovoĵatie»), Marko Halaneviĉ. La aŭtoro de la kantoteksto estas Marisja Nikitjuk, la komponisto estas Anton Bajbakov. Eksteraj ligiloj |