Kiel legi la taksonomion Vepreja eriko
Biologia klasado
Erica arborea L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
La vepreja eriko , aŭ arba eriko (Erica arborea ) estas arbedo aŭ arbeto kun tipa alto de 1-4m. Iuj specimenoj atingas 7 metrojn. La multnombraj etaj floroj estas blankaj. La vepreja eriko preferas acidajn grundojn . Ĝi troviĝas plejofte en la makisoj , sekaj ĉiamverdaj arbustaroj , ĉiuj en la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono , okcidente ĝis Portugalujo , Kanarioj kaj Madejro . Nekontinuaj partoj de la arealo de vepreja eriko ankaŭ troviĝas en iuj afrotropisaj montaraj regionoj, inkluzive de la Etiopaj Altaĵoj [ 1] , Ruwenzori kaj la montaroj de Kameruno .
La ligno estas uzata por la fabrikado de pipoj .
Aliaj alt-kreskantaj erikaj specioj , inkluzive de la portugala eriko (Erica lusitanica ) kelkfoje estas nomataj "arba eriko".
Bildaro
Referencoj
Bibliografio
angle Adams, W.M., A.S. Goudie & A. R. Orme (eds.) 1996 : The Physical Geography of Africa, Oxford University Press , p. 55.
france Métro A. & Ch. Sauvage 1955 : Flore des végétaux ligneux de la Mamora, Société des sciences naturelles et physiques du Maroc , Rabat, 498 pp. ( p. 406-406 )
Eksteraj ligiloj