Völklingen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la Regiona Ligo Saarbrücken de la federacia landoSarlando. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 40 192 loĝantojn sur areo de 67,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 601 loĝantoj/km².
En la urbo troviĝas la Völklinger Hütte, historia ferfandejo el la 19-a jarcento, kiu estas aŭtentike konservita kaj tial deklariĝis industria monumento. Unesko deklaris ĝin Monda Kultura Heredaĵo.