Regiona Ligo Saarbrücken

Tiu ĉi artikolo temas pri distrikto en Germanio. Atentu ke ankaŭ ekzistas distrikto Neunkirchen (Aŭstrio).
Regiona Ligo Saarbrücken
Distrikto
FlagoBlazono
special municipality association of Germany, distrikto de Sarlando [+]

LandoGermanio
Federacia landoSarlando

Supermara alteco310 m ü. NHN [+]
ĈefurboSarbruko
- koordinatoj49° N, 7° O (mapo)49.257Koordinatoj: 49° N, 7° O (mapo)

Akvokolektejo410,64 km² (41 064 ha) [+]
Areo410,61 km² (41 061 ha)

Loĝantaro330 848 (fine de 2022))
Denseco797 loĝantoj po km²

GuberniestroPeter Gillo

AŭtokodoSB (Völklingen VK)
Oficiala kodo10041
Administrejo
de la regiona Ligo
Schlossplatz 66119 Saarbrücken
disdivido10 komunumoj

Regiona Ligo Saarbrücken (Tero)
Regiona Ligo Saarbrücken (Tero)

Regiona Ligo Saarbrücken (Sarlando)
Regiona Ligo Saarbrücken (Sarlando)
DEC

Regiona Ligo Saarbrücken (Tero)
Regiona Ligo Saarbrücken (Tero)

Map
Regiona Ligo Saarbrücken

Vikimedia Komunejo:  Regionalverband Saarbrücken [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Regiona Ligo Saarbrücken
special municipality association of Germany • distrikto de Sarlando vd
Dum 1-a de januaro 2008 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Q108267709
Sidejo Kastelo Saarbrücken
Lando Germanio
Posedataj kompanioj Q2209199 vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Regiona Ligo Saarbrücken (germane Regionalverband Saarbrücken) estas aparta speco de teritoria unuo de Germanio, iusence komparebla al distrikto, kaj situas en la germana federacia lando Sarlando. Simile kiel la Distrikto Regiono Hanovro, ĝi grupigas grandan urbon kaj ĝian geografian ĉirkaŭaĵon. La Regiona Ligo ekestis la 1-an de januaro 2008 baze de administra reformo decidita de la parlamento de Sarlando la 27-an de novembro 2007. Jure la Ligo estas posteulo de la "Urba Ligo Saarbrücken" - germane Stadtverband Saarbrücken - kaj diferencas ĉefe pro ŝanĝiĝinta administra strukturo.

Najbaras la distriktoj Saarlouis okcidente, Neunkirchen norde, Saarpfalz oriente kaj la najbara ŝtato Francio sude.

Geografio

La teritorio de la Regiona Ligo ampleksas la centran parton je la valo de la rivero Saro kaj de montetara regiono karakterizita krome de la pli malgranda rivero Nahe.

Plej granda urbo de la Regiona Ligo kaj samtempe plej granda urbo de la federacia lando Sarlando estas Saarbrücken, la plej eta neurba komunumo Großrosseln.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj

(unuopaj nombroj de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2006)

Urboj

  1. Friedrichsthal (11.249)
  2. Püttlingen (20.552)
  3. Saarbrücken (177.870)
  4. Sulzbach (Saar) (18.128)
  5. Völklingen (40.453)

Pliaj komunumoj

  1. Großrosseln (8.928)
  2. Heusweiler (20.002)
  3. Kleinblittersdorf (12.837)
  4. Quierschied (14.233)
  5. Riegelsberg (15.301)

Eksteraj ligiloj