Unstrut-Hainich [UNŝtrut-HAJNiĥ] estas komunumo en Germanio, kreita komence de la jaro 2019. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Unstrut-Hainich de la federacia lando Turingio, kaj konsistas el la loĝlokoj Altengottern, Flarchheim, Großengottern, Heroldishausen, Mülverstedt und Weberstedt, kiuj antaŭe estis memstaraj komunumoj. Antaŭe, do ĝis la fino de 2018, la komunumoj kaj krome ankoraŭ la daŭre memstara komunumo Schönstedt kiu nun administriĝas en Unstrut-Hainich, konsistigis komunumaron ankaŭ nomatan Unstrut-Hainich. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5187 loĝantojn.
Eksteraj ligiloj