La ekonomia vivo de la urbo baziĝas sur la prilaborado de metalo kaj ligno, sur konstruadentreprenoj kaj agrikulturaj kooperativoj. La ununura bierfarejo en la regiono estas en eksa apoteko, Brauhaus zum Löwen je Feichtaer-strato.
Historio
La urbocentro (Altstadt), kies unua dokumenta mencio faritis en la 974-a jaro, estis unuiĝinta kun la Nova urbo en 1180. Samjare oni eknomis ĝin Imperia urbo (t.e. urbo sendependa).
La urbo apartenis al la Urbtria Ligo de Turingio. Ekde 1408 Mühlhausen estis parto de la Hansa ligo. De 1524 ĝis 1525 ĝi estis la centro de radikalaj protestantoj sub la gvidado de Thomas Müntzer, kio necesigis la forprenon de la privilegio pri senpera direkta subigo al la imperiestro (Reichsfreiheit) ĝis 1548.
Vidindaĵoj
La historia kerno estas ĉirkaŭita de kvazaŭ komplete konservita urbomuro. Tie videblas multaj burĝaj domoj el la 16-a ĝis la 18-a jc. Imponaj estas krome la paroĥaj preĝejoj Sankta Mario kaj Sankta Blazio. La urbodomo estas farita dum la 16-a jarcento, la loĝdomo de Müntzer estis alikonstruita en 1697. La bona konservado ŝuldiĝas ankaŭ al la fakto ke en GDR estis farata kulto ĉirkaŭ la agado de Müntzer, kiam oni fiinterpretis komunisme la tiamajn ribelojn.