La Universitato de Brajtono (angle University of Brighton) estas angla universitato. Proksimume 18,000 studentoj studas ĉe la lokoj en Brajtono kaj Eastbourne. La 2,400-dungitaro de la universitato estas gvidita fare de vicrektoro Debra Humphris.
Historio
La universitato, fondita en 1992, vidas sin en tradicioj de la mezo de la 19-a jarcento. La artlernejo estis fondita en januaro 1859 en la kuirejo de la Reĝa Pavilono (angle Royal Pavilion & Garden) kaj nun estas la plej malnova parto de la nuna universitato [1].
Organizo
La universitato plejparte ofertas profesiajn aplikatajn edukprogramojn [2]. Trejnado estas ofertita en programoj en farmacio, inĝenieristiko, ekologio, komputiko, matematiko, arkitekturo, geologio, flegado, instruado, sportscienco, ĵurnalismo, kriminologio kaj komerca administrado [3].
Entute, ĝi havas ĉirkaŭ 18,000 studentojn kaj 2,400 dungitojn.
La universitato estas dividita en:
- Lernejo de Aplikataj Sciencoj
- Lernejo de Arkitekturo, Teknologio kaj Inĝenieristiko
- Lernejo de Arto kaj Amaskomunikilaro
- Lernejo de Komerco kaj Juro
- Lernejo de Edukado
- Lernejo de Homeco kaj Sociaj Sciencoj
- Lernejo de Sporto kaj Sansciencoj
- Brighton Doctoral College
- Brajtono kaj Sussex Medicina Fakultato (kun Universitato de Sussex )
- Brighton Student Skills Hub (preparaj lingvokursoj)
Rangigoj
La QS Mondaj Universitataj Rangotabeloj vicigas la universitaton ene de la supro 100 internacie por Arto kaj Desegno [4].
Referencoj
Eksteraj ligiloj