Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 101 547 loĝantoj sur areo de 44,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 300 loĝantoj/km².
Historio
En la ĉirkaŭaĵoj arkeologoj elfosis ŝtonepokajn restaĵojn. Ene de la urbo eltroviĝis pluraj romiaj restaĵoj, inter kiu estas vilao kaj banejo. Anglosaksa ĉarto de ĉ. 963 menciis alteriĝejon.
En 1780 la filoj de Georgo la 3-a (Britio) somerferiis ĉe Eastbourne por marbanadi. Poste Eastbourne iĝis laŭmoda feriejo. La urbo multe pligrandiĝis post la alveno de fervojo al Londono en 1849. La loĝantaro kreskis de 4 mil en 1851 al preskaŭ 35 mil en 1891. Piero konstruiĝis dum la dua duono de la 19-a jarcento.
En 1793 infanterio kaj artilerio lokiĝis ĉe Eastbourne por defendi la apudan golfon kontraŭ la francoj. Konstruiĝis Martello-turoj, kaj, de 1805 al 1807, kanonejo kun apuda kazerno.
Frue dum la dua mondmilito infanoj evakuiĝis al Eastbourne sed post la germana konkero de Francio en 1940 oni timis ke la germanoj invadus la urbon - kaj fakte estis planoj por tiea alterigo de germanaj batalistoj. Pro tio multaj loĝantoj portempe translokiĝis alien, kaj plejparte hoteloj kaj privataj lernejoj fermiĝis. La forlasitajn konstruaĵojn oni uzis por loĝigi batalistojn, inter kiuj miloj de kanadanoj de julio 1941 al la 1944-a invado de Normandio. La mararmeo estigis instruejon pri submaraj armiloj, kaj apude la flugarmeo havis radarstaciojn. Aparte inter majo 1942 kaj junio 1942 la urbo ege suferis pro bomboj.
Apud Eastbourne estas Beachy Head, kretklifa promontoro kiu fifamas ekde la 16-a jarcento pro memmortigoj.
Ekonomio
Turismo daŭre estas la ĉefa industrio, kvankam Eastbourne malpli laŭmodas ol antaŭ la dua mondmilito. Pro tio la urbo malpli prosperas kaj estas multe da dumvintra senlaboreco.
Eastbourne estas konferencejo, kie okazas de tempo al tempo jarkunvenoj de politikaj partioj.