Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Umbelikata acido [kies molekula formulo estas C9H8O4 estas organika kunmetaĵo konsistanta je unu rezorcinola grupo (aŭ 1,3-duhidroksobenzeno) ligita al alia akrilata grupo (aŭ 2-propenata acido). Umbelikata acido estas palflava solidaĵo nature trovata en vinberoj kaj plantoj el la familio de la umbeliferacoj. Ĝi estas izomero de la kafeata acido kaj estas antaŭaĵo de la umbeliferono, kiu estas natura produkto kun antioksidigaj proprecoj. Umbelikata acido aŭ 2,4-duhidrokso-cinamata acido estas malmulte solvebla en malvarma akvo, kaj pli solvebla en varma akvo, solvebla en alkoholo kaj tre malmulte en etero. Kun nitrata acido ĝi formas acidon similan al la nitrocinamata acido. Ĝiaj saloj rememorigas la benzoatojn.
Ili estas izomeroj sed malsimilas en la pozicioj de la hidroksiloj en la benzena ringo, dum la umbelikata acido posedas la hidroksilojn en la 2-a kaj 4-a pozicioj de la benzena ringo, la kafeata acido posedas la hidroksilojn en la 2-a kaj 3-a pozicioj de la benzena ringo.
Reakcioj
Reakcio 1
Preparado de umbeliferono per senhidratigo de la umbelikata acido:[7]
+
Reakcio 2
Preparado de umbelikata acido per hidroksiligo de p-kumarata acido:
+ +
Reakcio 3
Umbelikata acido prepareblas per traktado de la umbeliferono kun kalia hidroksido sekvata per hidrolizo de la kalia umbelikato.
+ +
Reakcio 4
Preparado de 2,3-duhidroksocinamata acido per traktado de 3-Kloroakrilata acido kun rezorcinolo: