La Tufogarolo (Cyanocorax dickeyi) estas specio de birdo el la familio de korvedoj. Ĝi estas endemia en eta parto de Okcidenta Patrinmontaro, nome en la meksikaj subŝtatoj Sinaloo kaj Durango.
Tiu nearktisa birdo prosperas en relative humidaj, epifito-riĉaj subtropikaj montarbaroj, speciale tiuj kun granda proporcio de kverkoj. La birdo estas karakteriza por la ekoregiono okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj.
Referencoj