Cyanocorax estas genro de garoloj de Ameriko, tio estas paserinajbirdoj de la familio de Korvedoj. Popolaj nomoj estas bluaj korvoj (tio estas la signifo de Cyanocorax) aŭ korvogaroloj, ĉar ili kunhavas ecojn de ambaŭ tipoj de birdoj kaj ĉefe kiel genra marko la kombinon de bluo (garoloj) kaj nigro (korvoj) kiun havas plej parton de la membroj de la genro.
La genro enhavas kelkajn tre rilatajn speciojn kiuj ĉefe troviĝas en arbaraj habitatoj de Meksiko kaj Centra kaj Sudameriko, dum du specioj, la Bruna garolo kaj la Verda garolo, tute en Usono. Koincide estas tiuj ankaŭ la du nuraj specioj de tiu genro kie la supraj partoj ne estas ĉefe bluaj aŭ purpurbluaj.