Trolebusa transporto en Insterburg (ruse Инстербургский троллейбус) estis trolebusa sistemo en la urbo Insterburg (nun la urbo Ĉernjaĥovsk, Kaliningrada provinco). Ĝia malfermo okazis la 27-an de novembro 1936. Insterburg estis unu el la sep urboj en Germanio en kiuj trolebustrafiko unue estis lanĉita. Ĝi estis fermita en januaro 1945 pro la alproksimiĝo de malamikoj. Post la milito la sistemo ne estis restarigita.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj