Li kaj lia edzino Marie Pronier estis gepatroj de kvar infanoj, inter ili Adrien Cart, militkaptito en Germanujo kaj M. Maurice Cart, motita en batalkampo dum Unua mondmilito.[1]
Esperanto
Cart ricevis gramatikon de esperanto jam en 1894. Sed li ĝin lernis nur post apero de artikolo de Carlo Bourlet en Revue du Touring Club, en 1901. Cart tuj komencis aranĝi diversajn kursojn, kaj publikigis lernolibrojn pri Esperanto, per kiuj li altiris atenton. Ili fariĝis klasikaj kaj estis tradukitaj en multajn lingvojn. Cart administris la Presan Esperantistan Societon, kiu eldonis Lingvon Internacian. Li skribis en tiu gazeto, poste direktis ĝin (ekde 1907), dediĉante al tiu tasko, en teruraj malfacilaĵoj, ĉiujn siajn fortojn kaj rimedojn. En la jaroj 1905 ĝis 1909 li estis vicprezidanto (1905–09), poste iĝis prezidanto (1909–12) de la franca Société pour la propagation de l'Espéranto. Ekde la fondo Cart estis ano de Loka Komitato kaj de la Akademio de Esperanto. Li estis direktoro de la Komisiono pri komuna vortaro (1908) kaj prezidanto de la Akademio (1920).
Kvazaŭ nelacigebla apostolo li skribis en multaj esperantogazetoj, paroladis ĉie kaj propagandis kaj batalis por Esperanto dum tridek jaroj. Ĉiuj konis la respektegatan "Blankbarbulon", ĉiam viglan kaj spirite junan. Sed sur du kampoj pli speciale li batalis. Jam en 1902 li komencis sian porblindulan agadon. Li komprenis, ke nur lingvo internacia povas iom mildigi la teruran izolecon de ĉiulandaj blinduloj, kaj kreis la brajlan gazeton Esperanta Ligilo en 1904.
Sed precipe li estis la "Fundamentisto". Sian plej grandan meriton li akiris dum la kriza tempo 1907–08, kiam la apero de Ido minacis disigi la esperantistojn kaj ruinigi la movadon. Li metis sian tutan energion, kapablon kaj temperamenton al la kontraŭbatalo de la skismo, kaj sukcesis danke al siaj insistaj korpremaj admonoj. De tiu tempo, kaj poste kiel prezidanto de la Akademio, li senĉese bataladis kontraŭ ĉiu ŝanĝo en la lingvo, kiu – laŭ lia juĝo – ne estis la rezulto de natura evoluo. Ni fosu nian sulkon![2] jen lia ĉiama konsilo, kiu signifis: “Ni laboru, restante fidelaj al nia senŝanĝa Fundamento“. Dum tiu batalo li konfrontiĝis eĉ kun kelkaj el siaj amikoj, faris gravajn personajn oferojn, sed ne cedis eĉ unu colon.
Li akre kaj daŭre kritikis la alfluon de novaj vortoj, kiujn alportis precipe la tradukoj de L. L. Zamenhof, Antoni Grabowski kaj Kabe kaj interalie prognozis:
Tiu sistema, senlima kaj sentima pliriĉigo kondukos al tre rapida disfalo de esperanto en naciajn dialektojn! Post kelkaj jaroj la lingvo de la Fundamento fariĝos tiel arĥaika, se ni ne haltos, ke ĝin ne plu komprenos la novaj esperantistoj.[3]
Cart ankaŭ atakis vortaristojn; 1911, en Lingvo Internacia, li resumis la Esperantan-francan vortaron de Émile Grosjean-Maupin per la vortoj: Tiu vortaro estas ne nur malbona vortaro, sed ankaŭ malbona ago.
Vortoj de Profesoro Cart (1927); Eldonejo 'Esperantista Voĉo' Jaslo, Polujo - 1927 "al la pacaj kunbatalantoj dediĉitaj de S. Grenkamp kaj R de LAJARTE".
„ Tiu ĉi dua eldono diferencas de la unua per tio, ke ĝi enhavas la francan tradukon de la radikoj kaj novajn radikojn private rekomenditajn de D-ro Zamenhof. La radikoj, kiuj ne troviĝas en la Universala Vortaro, estas signitaj per steleto. Oni broŝuris la libreton kun la Clef-Rèpertoire dz S-ro Em. Robert.
Dank’al lin ĉi aldono la Radikaro fariĝis tre oportuna kaj malkara vortlibrcto Esperanta-Franca kaj Franca-Esperanta, kiun oni povas konstante havi kiel vademecum en sia poŝo kaj en kiu troviĝas la plena fundamento de l’esperanta vortaro kaj la plej akceptindaj el la novaj radikoj. ”
„ En tiu ĉi tre interesa broŝuro oni retrovas la metodecon, kiu karakterizas S-ron Cart. Li konigas intersekve la azian kaj la eŭropan grupon kaj iliajn subgrupojn kaj alvenas al la jena konkludo :
« Kio estas Esperanto rilate al la indo-eŭropaj lingvoj ?
» Per sia « Fundamento» ĝi estas, por tiel diri, la rezultanto de la eŭropaj
lingvoj tiaj, kiaj ili ekzistis je la fino de 1’XIXa. jarcento.
» La Fundamento sin apogis sur la tiamaj eŭropaj lingvoj. La nuna lingvo sin apogas sur la Fundamento — artefarita tradicio — kaj, propramove, sendepende evoluas, kiel ĉiuj vivantaj europaj lingvoj.
» Se el la internacia lingvo oni volus fari la konstantan rezultanton de la samtempaj eŭropaj kaj ekster-eŭropaj lingvoj, kun ĉiam ŝanĝiĝanta fundamento, la internacia lingvo estus ĉiam serĉota, ĉiam refarota, neniam propagandema nek propagandinda.
» Iom post iom ĉiuj samideanoj komprenos, ke la tiel nomitaj Fundamentistoj neniel kaj neniam estis netoleremaj fanatikuloj, sed simple estis kaj estas praktikaj, progresemaj homoj, kies singardemo kaj severeco devenas de principoj starantaj sur serioza studo kaj ne de blindeco aii de senkuraĝu ! »
La klera aŭtoro bonvolu permesi al mi malgrandan rimarkon. Parolante pri la malalta germana lingvo, li diras, ke ĝi postvivas en la lingvo flamlanda, holanda, platgermana kaj angla. Nu,la flamlanda (kiun ni, belgoj, preferas nomi la flandra) kaj la holanda lingvo estas la sama, pli bone difinita sub la komuna nomo nederlanda. Ambaŭ lingvoj havas la saman gramatikon, vortaron kaj elparoladon. La «holandaj» libroj kaj ĵurnaloj estas legataj en Belgujo kaj reciproke; en la teatroj de ambaŭ landoj oni ludas la samajn teatraĵojn, kaj laste la 3a (?) nederlanda kongreso en Maastricht kunigis «holandanojn» kaj «flandranojn». Alterne tiuj kongresoj okazas en Holando kaj en Belgujo, la proksima (1912) en Antverpeno.
Ekzistas tamen malgranda diferenco inter la regiona elparolado de la lingvo, sed saman fenomenon oni renkontas en ĉiuj landoj. ”
„ Poŝetformata libreto, enhavanta en 155 paĝoj ĉiujn radikojn el la Fundamento kaj Universala Vortaro (dikaj literoj) kaj el la Oficiala Aldono (klinitaj literoj). Tre utila por verkistoj, tradukistoj kaj lernantoj. La libreto estas zorge presita kaj elegante per verda tolaĵo bindita.Belga Esperantisto n050 (dec 1912) ”
„ Jen libreto, dediĉita al la gloro de l' genia aŭtoro de l' Fundamento, okaze de la dudek-kvinjara jubileo de Esperanto, kiun ni ne povus tro rekomendi al niaj legantoj. Pli ol iam, en la nuna periodo de nia progreso, kiam oni ĉiuflanke ekaplikas Esperanton por la praktikaj kaj pozitivaj bezonoj de la internacia vivo, estis necese memori, ke Esperanto efektive estas lingvo, al kiu, tutsame kiel al sia gepatra lingvo, ĉiu Esperantisto devas rilati kun amo kaj respekto. “Tiun amon kaj respekton ni plej bone montras, skribante Esperanton bele kaj simple laŭ la Fundamento, kiun donis al ni D-ro Zamenhof. Grandan helpon por tio alportos la “Klasika Libro,” kiu enhavas: la dek ses oficialajn regulojn de l' gramatiko kaj ĉiujn radikojn ĉu de l' Fundamento. (Antaŭparolo, Ekzercaro, Universala Vortaro), ĉu de l' Oficiala Aldono, kun franca, angla kaj germana tradukoj. Krom tio enhavataj estas la Konsiloj pri enkonduko de novaj vortoj en la komunan lingvon, faritaj de l' Akademio, kaj la Bulonja Kongresa “ Deklaracio pri Esperantismo.” Plej utila kaj oportuna kunigo, pri kiu ni gratulas la eldonintojn (Presa Esperantista Societo). Konscience ellaborita de S-roj Th. Cart kaj Em. Robert, kaj kun granda zorgo presita de S-ro V. Polgat, ĝi estas vera juvelo, kiun ĉiu Fundamentisto, t.e. ĉiu Esperantisto volos posedi. ”
„ Krom klariga noto la libreto enhavas ankaŭ kelkajn oficialajn dokumentojn kaj plenan gramatikon de Esperanto (L.L. Zamenhof) . La Oficiala Radikaro de Esperanto enhavas 3 preseraroj, kiu ĉiu aĉentonto de la libro bonvolu korekti : paĝo 11 "dud'" legu "duel'"; "duel'" legu "duet'"; paĝo 31, noto 1, "kiom" legu "kiam". ”
'Cours pratique d'Espéranto: la langue internationale: méthode permettant d'apprendre même sans professeur. Antaŭparolo de Theophile Cart. Eld. Librairie Centrale Esperantiste, Paris, 9e. — 1925.
„ Plena lenolibro por franclingvanoj estas dividita en 15 lecionojn. La ekzerciga m ateriale estas plej abunda. Le nenomita aŭtoro multe prizorgas la klarigon de la diversaj gramatikaj konceptoj de lingvo. — Plej ĝojiga fakto estas, ke la verkisto energie insistas pri la graveco de la netuŝebleco de la Fundamento, kies sprito saturas la tutan libron. ”
„ La dekunu-mila eldoncifero atestas la sukceson kiun havas tiu franclingva lernolibro. Ĝi estas tre detala kaj kompleta, eble iom tro kompleta en tiu senco ke ĝi donas kelkfoje regulojn bazitajn nur sur francaj konceptoj. Ekz. pri la formo "Franclando" (anstataŭ Francujo) estas dirate, ke la eŭfonio ĝin ne permesas, pro la literoj "cl" : tsl. Se oni foriras de tiu vidpunkto, estas arego da vortoj ne "permesitaj", kvankam uzitaj de D-ro Zamenhof jam de la unuaj tagoj de Esperanto, ekz. scienco, scii, disŝiri, ĉasaĵo, ktp. Pro la literoj «cl », ankaŭ la vorto « franclingva » kaj tiom da aliaj, ne estus permesitaj. Sed tiu kritiketo malaperas post konsidero de la grandega nombro da utilaj konsiloj troveblaj en tiu
gramatiko. Gi estu varme rekomendita al ĉiuj francparolantaj studantoj de Esperanto. ”
↑Sommer Batěk, Alexandr. (1925) Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 192.