Thomas Linacre
Tomas Linakro (1460-1524) estis angla humanisto, helenisto, kuracisto, matematikisto kaj erudiciulo. Ĉirkaŭ 1501, li estis invitata kiel unu el la mentoroj de Arthur Tudor, Princo de Kimrio (1486-1502). Li same estis persona kuracisto de la anglaj reĝoj Henriko la 7-a Henriko la 8-a, posteno kiu estis tre influa kaj grava dum tiu periodo.
En Londono li praktikis medicinon kaj kelkaj el liaj pacientoj estis grandaj tiamaj ŝtatestroj kaj prelatoj, tiaj kiaj la kardinalo Thomas Wolsey (1475-1530), la ĉefespiskopo de Canterbury William Warham (1450-1532), Richard Fox, episkopo de Manĉestro krom la granda humanisto Erasmo de Roterdamo. Kiel klasika erudiciulo, li estis fondinto kaj unua prezidanto de la Reĝa Kolegio de Kuracistoj en Londono.
Vivo
Li ricevis sian unuan edukon en la lernejo de la Katedralo de Canterbury, sub gvidado de William tilli of Selling, kiu fariĝis prioro en 1472. Certe la unuaj instigoj por la studoj pri la klasikuloj Linakro ricevis de sia unua majstro. En 1480, Linakro enmatrikuliĝis en Oksfordo kaj en 1484 li elektiĝis kiel membro de la Kolegio All Souls.[1] Pli malfrue, li vizitis Italion en la komisio de Selling, kiu estis sendita de la reĝo Henriko la 7-a kiel ambasadoro ĉe la papa kortego. Linakro akompanis sian patronon ĝis Bolonjo. Tie li fariĝis lernanto de Anĝelo Poliziano (1454-1494) kaj dividis la lecionojn de Poliziano kun la filoj de Lorenzo de Mediĉi, unu el ili la estonta papo Leono la 10-a.
La amiko Erasmo
|
Erasmo ĝojis la amikecon de Linakro pli kiel kuracisto ol kiel beletristo. Nia filozofo ĉiam kredis sin malsana kaj nevarie li petis la helpon de Linakro ĉiam kiam la malsano vizitadis lin. Kiam ha humanisto vojaĝis el Londono al Parizo li fariĝis kaptito de serioza gripo, kaj dum restado surlite li hazarde metis la manon ĉirkaŭ la gorĝo kaj eksentinte ke la glandoj estis ŝvelitaj kaj kredante ke ia doloro ĝenadis lian orelon, li imagis al si ke li estis danĝere malsana, kaj ekkriis dum malesperatako: - "Ho ve, Linakro ne estas tie ĉi por kuraci min."[2]
|
Aliaj instruistoj de Linakro en Italio estis: Demetro Ĥalkokondilo (1423-1511), Hermolaus Barbarus, la Juna (1454-1493), Aldus Romanus (1449-1515) la venecia presisto (kies akademio Linakro estis membro), kaj de la kuracisto kaj humanisto Nikolao Leoniĉeno (1428-1524). Linakro ricevis sian diplomon kiel doktoro pri medicino kun alta distingo en Padovo.
Dum sia reveno al Oksfordo, plena je erudicio kaj absorbita je la spirito de la itala renesanco, li kreis unu el la plej brilaj cirkloj da Oksfordaj erudiciuloj inklude de John Colet (1467-1519), William Grocyn (1446-1519) kaj William Latimer (1467-1545) kiuj menciiĝas en la leteroj de Erasmo.
Laŭŝajne Linakro ne praktikis medicinon en Oksfordo. Post kelkaj jaroj da persona aktiveco, Linakro ricevis sacerdotajn ordenojn kiel rektoro de Wigan, en 1520, kvankam, dum pluraj jaroj, li ricevis kelkajn klerikajn beneficojn inkluzive de la kantoreco en la Katedralo de Jorko. Lia ordenigo estis konektita al sia retiriĝo el la aktiva vivo. Beletra verkaro kaj la zorgoj pri la fundamentoj kies ekzistado estis atribuita al li, en la Reĝa Kolegio de la Kuracistoj, okupis la lastajn jarojn de sia vivo.
Verkaro
- De sanitate tuenda, (Parizo, 1517, 1526)
- Clavdii Galenii Methodvs medendi (Parizo, 1519)
- De temperamentis et de Inaequali Intemperie (Cambridge, 1521)
- De naturalibus facultatibus (Londono, 1523, kiun li dediĉis al la estonta reĝino Maria la 1-a)
- De symptomatum differentiis et causis (Londono, 1524)
- De pulsuum Usu (Londono).
- "Progymnasmata grammatices vulgaria"
- "De emendata structura latini sermonis", 1569
- "Rvdimenta Gramatices Thomae Linacri Ex Anglico Sermone in Latinum Versa", 1523
- "De motu Musculorum", 1522
- "Nam quum in gymnasio Patavino professionis artis medicæ ei (ut nunc moris est) darentur insignia, publice non sine summâ laude disputavit, et seniorum medicorum adversaria argumettta accuratissime refellit.", lia tezo en la Universitato de Padovo
- Syphilis
- Lucubrations[3][4]
- "De Naturalibus Facultatibus" (Pri la naturaj fakultatoj, 1523)
- Georgii Buchanani ... Opera omnia, historica, chronologica, juridica ..., George Buchanan, Thomas Linacre, Thomas Rudiman, Pieter Burman
- Sphaera mundi, Proclus Diadochus, 1511, Thomas Linacre
- Introductio in pulsus ad Teuthram, Claudius Galenus, Martin Grégoire, Thomas Linacre
- Corpus emendatae structurae latini sermonis, Thomas Linacre, Johannes Ruthenus
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Demetro Ĥalkokondilo (1423-1511)
- Nikolao Leoniĉeno (1428-1524) itala kuracisto kaj humanisto
- Reginald Bray (1440-1503) angla kanceliero, estis lia paciento
- William Grocyn (1446-1519) angla erudiciulo kaj amiko de Erasmo
- Aldus Romanus (1449-1515)
- William Warham (1450-1532) ĉefespiskopo de Canterbury
- Bernard André (1450-1522) mentoro de Arturo, princo de Anglio kaj de la estonta Henriko la 8-a
- Hermolaus Barbarus, la Juna (1454-1493)
- Erasmo de Roterdamo estis lia lernanto kaj paciento
- John Colet (1467-1519) angla ekleziulo kaj pioniro pri edukado
- William Latimer (1467-1545) angla ekleziulo kaj helenisto
- William Lily (1468-522) angla gramatikisto kaj erudiciulo
- Guillaume Budé (1468-1540)
- Thomas Wolsey (1475-1530)
- Johano de Mediĉo (1475-1513) estis lia kunlernanto
- Tomaso Moruso (1477-1535)
- Paolo Giovio (1483-1552)
- Arthur Tudor, Princo de Kimrio (1486-1502)
- William Celling aŭ William Tilly de Selling (m. 1494) angla benediktano kaj humanisto
- John Bale (1495-1563) angla historiisto, ekleziulo kaj polemikisto
- Thomas Langton (m. 1501) kapelano de la reĝo Eduardo la 4-a
- George Buchanan (1506-1582) skota historiisto kaj humanisto
- Johano Lelando (1506-1552)
- Johano Kajo (1510-1573)
- John Cheke (1514-1557)
- Anĝelo Poliziano (1454-1494) itala poeto kaj erudiciulo
- John Pitts (1560-1616) angla romkatolika erudiciulo kaj verkisto
- Anthony Wood (1632-1695) angla antikvaĵisto
- William Munk (1816-1898) angla medicina historiisto
Referencoj
|
|