Theodor ALTHAUS (naskiĝinta la 26-an de oktobro 1822 en Detmold, mortinta la 2-an de aprilo 1852 en Gotha) estis germana verkisto. Anis li ĉe Maikäferbund.
Studis li en Bonn, Jena kaj Berlino publikigante en 1845 plurajn aferojn laŭ ideoj liberreligiaj. De 1847 vivis li en Leipzig kie li verkis »Märchen aus der Gegenwart« (Leipzig 1847). En 1848 li fariĝis redaktisto ĉe la gazeto »Weser-Zeitung«, poste ĉe »Zeitung für Norddeutschland« (en Hanovro).
Pro artikolo instiganta al perforta realigo de la regna konstitucio oni kondamnis lin en 1849 je du jaroj da aresto; amnestio venis en 1850. Mallibereje verkis li la libron »Aus dem Gefängnis« (Barmen 1850), kun prezentado de siaj idealoj. Tiutempe lia sano jam estis febla. Liaj elanplenaj poemoj estis presitaj en 1853 manuskripte; multaj troviĝas en la biografio »Theodor Althaus, ein Lebensbild« (Bonn 1888), kiun verkis lia frato Friedrich Althaus (1829-1897; profesoro en Londono).
Fonto
"Althaus" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 1. Leipzig 1905, p. 390
Eksteraj ligiloj