Technische Universität Bergakademie Freiberg (Teknika Universitato Minakademio Freiberg) origine nur Bergakademie Freiberg estas institucio en Freiberg (Saksio), Germanio, kiu koncentriĝas al la fakkompleksoj tero, materialoj, energio kaj medio. En 2020 la teknologia universitato havis sume 4 016 studentojn. Aliflanke, en 2018 ĝi havis entute 1 789 kunlaborantojn. Ekde la 2015 la rektoro estas Klaus-Dieter Barbknecht.
Historio
La Bergakademie estis fondita je la 13-a de novembro1765, en la epoko de la raciismo en la saksa urbo Freiberg. Tiam post la malvenko en la Sepjara militoSaksio devis pliefikigi la minadon kaj la instruadon de la ministoj por pagi reparaciojn.
Ĝis al la fondiĝo de la Dresdena Teknika Universitato en 1871 la Bergakademie Freiberg estis la plej alta teknika lernejo en Saksio. En la jaro 1899 ĝi akiris la rangon de teknika altlernejo, ekde 1905 teknikistoj kaj ekde 1939 natursciencistoj rajtis doktoriĝi.
Erich Rammler kaj Georg Bilkenroth en la jaro 1951 ellaboris procedon por produkti el lignitokoakson por altaj temperaturoj.
Post la reunuiĝo de Germanio la Bergakademie grandparte ŝanĝis sian strukturon. Lastatempe la Freiberga universitato kompetentiĝis ankaŭ en la kampo de duonkonduktaĵotekniko, kio spronis la allokiĝon de entreprenoj (Wacker Siltronic, Deutsche Solar).
Pli kaj pli graviĝas la mediosciencoj, tio respeguliĝas en la kromnomo "Ressourcenuniversität" (universitato pri resursoj).
Ekde oktobro 2008 la TU Bergakademie Freiberg en la Kastelo Freudenstein ekspozicias la tutmonde plej grandan privatan kolekton pri mineraloj. La ekspozicio Terra Mineralia estas daŭra pruntaĵo de la svisino Erika Pohl-Ströher. Lerninto surloka estis ankaŭ la posta kuracbanestro de Bad Sulza, August Leberecht Wunderwald.
Nuna profilo
Ekzistas entute ses fakultatoj:
Fakultato pri Matematiko kaj Informadiko (Fakultato 1)
Fakultato pri Kemio, Fiziko kaj Biosciencoj (Fakultato 2)
Fakultato pri Terscienco, Tertekniko kaj Minekspluato (Fakultato 3)
Fakultato pri Maŝinkonstruado, Procedotekniko kaj Energitekniko (Fakultato 4)
Fakultato pri Materialscienco kaj Materialtekniko (Fakultato 5)
Fakultato pri Ekonomio (Fakultato 6)
En 1996 oni fondis Interdisciplinan Ekologian Centron (Interdisziplinäres Ökologisches Zentrum, IÖZ).
En la vintra semestro 2009/10 pli ol 5000 studentoj studas en la TU Bergakademie Freiberg, inter ili ĉ. 30 % estas inaj kaj ĉ. 8 % estas eksterlandanoj.
Specialaĵo estas la iama mineja komplekso "Reiche Zeche" kaj "Alte Elisabeth", kie studentoj kaj ankaŭ turistoj povas rigardi la postlasaĵojn de la plurjarcenta minista historio de la regiono, krome tie okazas sciencaj studoj kaj esploroj.
Wagenbreth, Otfried: Die Technische Universität Bergakademie Freiberg und ihre Geschichte. Leipzig ; Stuttgart : Deutscher Verlag für Grundstoffindustrie, 1994 (germanlingva)