Tago de programisto (ruse: День программи́ста, angle: Day of the Programmer) estas festo de programistoj celebrata la 256-an tagon de la jaro (, aŭ nombro de ĉiuj eblaj valoroj de unu bajto de informoj en ties plej populara 8-bita formo). Tradicie, programistoj strebas soleni la tagon laŭ nekonvencia maniero.
La tago estas la 13-a de septembro, sed en superjaro la 12-a de septembro laŭ Gregoria kalendaro.
Ĝi estas en Rusio festa tago, laŭ dekreto de Dmitrij Medvedev de la 11-a de septembro 2009.[1]
Referencoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dzień Programisty en la pola Vikipedio.