Tadeusz MICIŃSKI (9a de Novembro 1873, en Łódź – Februaro 1918, en Rajono Ĉerikovo, Belorusio) estis influfara pola poeto, gnostikisto kaj dramaturgo, kaj estis pioniro de Ekspresionismo kaj Surrealismo.[1] Li estas unu el la verkistoj de la periodo de la Juna Pollando (novromantikisma movado). Liaj verkoj estas tre influitaj de la Malhela Romantismo kaj de la romantisma gotika fikcio, kun fokuso al moralaj bataloj inter bono kaj malbono.[2]
Vivo
Li studis filozofion en la Universitato de Krakovo. Lia verkaro estis tre influita de pola mesianismo kaj inkludis filozofiajn kaj mistikajn temojn. La plej bone konata el liaj poezikolektoj estas W mroku gwiazd (Je la lumo de la steloj), publikigita en 1902, kaj teatraĵo de 1906 nome Kniaź Patiomkin (Princo Potemkino).
Li estis amiko de la verkisto kaj pentristo Stanisław Ignacy Witkiewicz kaj de la komponisto Karol Szymanowski, kiu komponis muzikon dediĉitan al li.[3]
Miciński estis mortigita en 1918 dum la Rusa Revolucio, dum li estis helpanta al organizado de polaj armitaj fortoj.[2]
Estas strato nomita omaĝe al Tadeusz Miciński en la domaro de Łódź nome Teofilów.
Verkoj
Liaj plej popularaj verkoj estas jenaj:
- "Łazarze" - Lazaroj (1896) - poemo,
- "Nauczycielka" - La instruisto (1896) - novelo,
- "W mroku gwiazd" - Je la lumo de la steloj (1902) - poezikolekto,
- "Kniaź Patiomkin" - Princo Potemkino (1906) - dramo,
- "Do źródeł duszy polskiej" - Al la origino de la pola animo (1906) - artikolo,
- "W mrokach złotego pałacu, czyli Bazylissa Teofanu" (1909) - dramo,
- "Nietota. Księga tajemna Tatr" - Nietota. La libro de la Tatra mistero (1910) - romano,
- "Walka o Chrystusa" - La lukto por Kristo (1911) - artikolo,
- "Dęby czarnobylskie" - La kverkoj de Ĉernobil (1911) - novelaro,
- "Xiądz Faust" - Monako Faŭsto (1913) - romano.
Referencoj